Dániel Bolgár
Naskiĝtago de la informkesto estas nepruvita!
Dániel Bolgár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1982 (42-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | McDaniel College (en) Reĝa Kolegio de Muziko (–2012) |
Okupo | |
Okupo | muzikisto |
Dániel Bolgár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bolgár Dániel estas la unua hungara marimbisto kun diplomo, instruisto.
Dániel Bolgár[1] naskiĝis en 1982 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dániel Bolgár aĝis 9, kiam li komencis studi frapinstrumentojn en Nov-Ĵerzejo. Iom poste li daŭris la studojn en muziklernejo de Budapeŝto, pli poste en la Muzikakademio de Vieno (2007-2013) kaj en simila lernejo de Antverpeno. Li finis siajn studojn en Londono, kie li akiris diplomon en 2012. Dum siaj studentaj jaroj Bolgár partoprenis multajn festivalojn kaj konkursojn kun 1-a premio. Li recitalas en koncertoj kiel solisto kaj ĉambromuzikisto. Li estas hejme ĉefe en klasika muziko, tamen ofte en ĵazo kaj mondmuziko. Li akiris plian diplomon pri politikoscienco en Budapeŝto. Li instruas frapinstrumentojn en muziklernejo en Budapeŝto.
Elektitaj koncertoj
[redakti | redakti fonton]- Londono (2011, 2012)
- Parizo (2012)
- Klubo Fészek (2013)
- Gödöllő (2014)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://howlingpixel.com/i-en/D%C3%A1niel_Bolg%C3%A1r[rompita ligilo]