Dávid Frölich
Dávid Frölich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1595 en Leibitz (Hungara reĝlando) |
Morto | la 24-an de aprilo 1648 en Lőcse (Hungara reĝlando) |
Lingvoj | hungara • germana • latina |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Subskribo ![]() | |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | natursciencisto astronomo matematikisto ![]() |
Dávid Frölich [froliĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Frölich Dávid estis hungarlandana sciencisto (astronomo, matematikisto, instruisto). Lia familia nomvarianto estis Fröhlich, lia nacieco ne estas konata.
Dávid Frölich[1] naskiĝis en 1595 en Leibitz (Hungara reĝlando, nuntempa Ľubica en Slovakio), li mortis la 24-an de aprilo 1648 en Lőcse (Hungara reĝlando, nuntempa Levoča en Slovakio).


Biografio
[redakti | redakti fonton]Dávid Frölich studis en Frankfurto ĉe Odro, poste li studvojaĝis 12 jarojn, fine li ekloĝis en Késmárk. En 1630 li estis kolegiestro en la urbo. Li kreis latinajn, germanajn, hungarajn kaj ĉeĥajn kalendarojn precipe inter 1622–1642. Pli frue en 1615 li grimpis pintojn en Karpatoj. Ferdinando la 3-a (Sankta Romia Imperio) donacis al li titolon "imperiestra kaj reĝa matematikisto". Li havis edzinon, kiu naskis plurfoje.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Uy es O Kalendariom, Christus Urunk születése után, M.DC.XLII. esztendőre
- Uy es O Kalendariom, Christus Urunk születése után, 1643. esztendőre
- Anatome revolutionis mundanae… (1632)
- Medulla geographiae practicae… (1639)
- Der uralte Deutsch-Ungarische Zipserische und Siebenbürgische Landsmann (1641)
- Hemerologium Hístoricum (1644)
- Gnomologia metrica… (1646)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio