Dávid Tóth (kajakisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dávid Tóth (kajakisto)
Dávid Tóth (2013)
Dávid Tóth (2013)
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1985 (1985-02-21) (39-jaraĝa)
en Székesfehérvár
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Altlernejo Edutus
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Dávid Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Dávid estis hungara kajakisto, olimpiano, mondĉampiono.

Dávid Tóth[1] naskiĝis la 21-an de februaro 1985 en Székesfehérvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dávid Tóth komence de la bazlernejo ne nur lernis la literojn, sed ankaŭ la remadon en kajako en la proksima Velence (lago). Inter 1993-2020 estis kajakisto en pluraj sportkluboj. Ekde 2002 li havis bonajn rezultojn en junularaj mondaj konkursoj, li debutis en signifaj plenkreskulaj konkursoj en 2008. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2012 kun arĝenta medalo kvarope, krome en mondĉampionumoj li estis la unua en 2011, la dua en 2015 kaj 2017, la tria en 2014. Lia plej konata trejnisto estis Katalin Rozsnyói. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2020. Li ricevis signifan ŝtatan premion en 2012. Intertempe li studis en Universitato Edutus.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]