Dénes Szabó (kriminologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dénes SzABÓ [dEneŝ sabO] aŭ Denis Szabo, laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Dénes estas hungara-kanadana kriminologo, profesoro, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1993), membro de Kanada Reĝa Akademio.

Dénes Szabó [1] Arkivigite je 2016-08-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 4-an de junio 1929 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dénes Szabó frekventis mezlernejojn ĉefe en Kőszeg, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li interrompis la lernadon pro la komenciĝinta socialismo kaj li disidis al Belgio kun Sándor Lámfalussy kaj Rudolf Rezsőházy en 1949. Li akiris sociologian diplomon en Katolika universitato de Loveno, poste li akiris sciencan gradon Ph.D en Parizo. Ekde 1958 li laboris en universitato en Montrealo, kie li fondis kriminologian instituton en 1960, post 9 jaroj internacian kriminologian centron. Li instruis en pluraj landoj, ekzemple inter 1991-2003 en Polica Altlernejo de Budapeŝto. En 1995 li emeritiĝis. Li faris tendencon por ĉesigi la centran policon kaj krei municipajn policojn. Li ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn inter 1968-1998.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Criminologie (1965)
  • A bűnözés a századvégen (1994) - akademia prelego
  • Egy élet pályája – életinterjú Szabó Dénes kriminológussal (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.