Dénes Várjon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dénes Várjon
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1968 (1968-02-23) (51-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Profesio
Profesio pianisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Dénes Várjon [dEneŝ vArjon], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Várjon Dénes estas hungara pianisto, altlerneja instruisto.

Dénes Várjon [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dénes Várjon akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1991. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Falvai, György Kurtág, Ferenc Rados kaj Sándor Devich. Pli frue ekde 1985 li frekventis majstrokursojn de András Schiff en Aŭstrio, Italio, Britio. Post la diplomo li ekinstruis en la Altlernejo. Krom la instruado li ofte recitalas sola aŭ kun orkestro. La repertuaro de Várjon baziĝas sur la verkoj de ĉefaj romantikaj komponistoj (Beethoven, Robert Schumann, Ferenc Liszt) kaj moderna muzikisto Béla Bartók. Li ricevis konkursajn premiojn ekde 1985, ŝtatan premion en 1997. Li havas edzinon (same pianisto), ili ofte ludas kune.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]