Döbrönte
Aspekto
| Döbrönte | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 8597 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 251 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 14′ N, 17° 33′ O (mapo)47.22836111111117.546930555556Koordinatoj: 47° 14′ N, 17° 33′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 10,79 km² (1 079 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||

Döbrönte [dobronte] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Pápa.


Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 260
- Poŝtkodo: 8597
- Telefonprefikso: 89
Situo
[redakti | redakti fonton]Döbrönte situas en valo apud montaro Bakony, fine de sakovojo. Pápa troviĝas 15, Veszprém (urbo) 50 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1330 en formo Devrente. La apuda fortikaĵo nomata Szarvaskő [sarvaŝkO] konstruiĝis en 1374. En la 16-a jarcento la vilaĝo kaj la fortikaĵo forlasiĝis. En la 1760-aj jaroj hungaroj kaj germanoj refondis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio. En 1955 kolĥozo formiĝis.
En Döbrönte migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ruinoj de fortikaĵo Szarvaskő
- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Dolora Virgulino de 1815
- arbaraj turistaj vojetoj




