DVB

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DVB, akronimo por Digital Video Broadcasting (anglalingve por "cifereca video-elsendo") estas la nomo de aro da internacie akceptitaj apertaj normoj por cifereca televido. DVB-aj normoj estas prizorgataj de la DVB Project, industria konsorcio de pli ol 270 membroj, kaj publikigitaj de Joint Technical Committee (JTC) de European Telecommunications Standards Institute (ETSI), European Committee for Electrotechnical Standardization (CENELEC) kaj European Broadcasting Union (EBU). La interago de la DVB-aj subnormoj estas priskribita en DVB-a kuirlibro (DVB-Cook).

Transsendo[redakti | redakti fonton]

DVB-aj sistemoj distribuas datumon per diversaj teknikoj, inter ili: (DVB-S, DVB-S2) por satelito , DVB-SMATV por transsendo per SMATV), (DVB-C) por kablo , (DVB-T) por tera televido, DVB-SH por poŝtelefona televido, (DVB-MT) por DTT , (DVB-MC) por MMDS , kaj/aŭ (DVB-MS) normoj por MVDS.

Tiuj normoj specifas la fizikan tavolon kaj la datuminterligan tavolon de la distribua sistemo. Aparatoj interagas kun la fizika tavolo tra sinkrona paralela interfaco (SPI), sinkrona seria interfaco (SSI), aū tra nesinkrona seria interface (ASI). Ĉiuj datumoj estas transsendataj en MPEG-2 transportaj fluoj kun kelkaj aldonaj trudoj (DVB-MPEG). Normo por distribuo al moviĝantaj aparatoj (DVB-H) estis publikigita en Novembro 2004.

Tiuj distribuaj sistemoj malsamas precipe en la uzata modulada skemo, pro la malsamaj teknikaj trudoj. DVB-S (SHF) uzas QPSK, 8PSK aŭ 16-QAM. DVB-S2 uzas QPSK, 8PSK, 16APSK aŭ 32APSK, depende de dissendistaj decidoj. Nur QPSK aū 8PSK estas kutime uzataj. DVB-C (VHF/UHF) uzas QAM: 16-QAM, 32-QAM, 64-QAM, 128-QAM aŭ 256-QAM. Fine, DVB-T (VHF/UHF) uzas 16-QAM aŭ 64-QAM (aŭ QPSK) kune kun COFDM kaj hierarkia modulado.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Aldone al aŭda kaj vida transsendo, DVB specifas ankaŭ datumkomunikojn (DVB-DATA - EN 301 192) per revenaj kanaloj (DVB-RC) por pluraj rimedoj (DECT, GSM, PSTN/ISDN, satelito ktp.) kaj protokolojn (DVB-IPTV: Internet Protocol; DVB-NPI: retprotokole sendependa (en: network protocol independent)).

Pli malnovaj teknologioj, kiaj teletext (DVB-TXT) kaj datumoj en vertikala nevidebla intervalo (DVB-VBI) estas ankaŭ priskribitaj en la normoj por faciligi konverton. Tamen por multaj aplikoj, pli antaŭiraj alternativoj kiaj DVB-SUB por subtitolado ekzistas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]