Dagobaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
marĉoj kiel tiu ĉi inspiris la fikcian pejzaĝon de Dagobaho

Dagobaho estas fikcia planedo ĉefrola en la Star Wars filmoj Epizodo 5-a - La Imperio kontraŭatakas (The Empire Strikes Back) kaj Epizodo 3-a - Reveno de la Ĵedajoj, sceno en la filmo Venĝo de la Sit-Ordeno kaj aliaj amaskomunikiloj. Ĝi estas bildita kiel mondo de malhelaj marĉoj, vaporaj golfoj kaj ĝangaloj, similante al la Tero dum la karbonia periodo.

La fikcia saĝulo Joda elektis la planedon por memdecidita ekzilo kaj kaŝo for de la Galaksia Imperio.