Daimio
Daimio[1] (japane 大名, daimyō, laŭlitere grandnomulo) estas historia altranga titolo en Japanio. Daimioj estis feŭdaj senjoroj. Daimioj kutime suzerenis samurajojn kiel vasalojn, kiuj devis pagi al ili parton de siaj enspezoj.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La japanlingva nomo daimio (japane 大名, daimyō) estas derivita el la ĉin-japanaj morfemoj dai (japane 大, dai, “granda”) kaj myō (japane 名, myō, “nomo”). La dua morfemo estas mallongiĝo de la vorto myōden (japane 名田, “privata bieno”, laŭlitere “nombieno”).
Origino de la daimioj
[redakti | redakti fonton]La guberniestro-daimioj (japane 守護大名, shugo-daimyō) estas la plej malnova klaso de daimioj. Tiu daimiaro devenis de la oficoj de guberniestroj (japane 守護, shugo) nomumitaj de la ŝoguno dum la Muromaĉi-epoko (1336–1573).
La militepokaj daimioj (japane 戦国大名, sengoku-daimyō) devenis de la Epoko de Militantaj Landoj (japane 戦国時代, sengoku-jidai, 1467–1600), dum kiu multaj militistoj nobeliĝis pro militaj sukcesoj.
Abolado de daimiaj privilegioj
[redakti | redakti fonton]La privilegioj de daimioj estis abolitaj en 1869, dum la Mejĝi-reformo. En 1869 la japana registaro instigis la daimiojn redoni siajn regajn privilegiojn, kaj ĉiuj laŭfaris kaj estis nomumitaj guberniestroj (ĉihanĝi). En 1871 la registaro nuligis la guberniojn kaj fondis prefektujojn; kompense la daimioj iĝis aparta grupo de la nobelaro, la kazoku (japane 華族, kazoku).
Post la malvenko de Japanio je la Dua Mondmilito, la nobelaro malfondiĝis, escepte de la imperiestra familio mem.