Dalekarla popolmuziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Dalekarla popolmuzikoPopolmuziko el Dalekarlio estas konsiderata kiel la plej altranga popola muziko de Svedujo. Plej tipaj estas ĝiaj polsoj, kiu estas tritakta danco el kiu preskaŭ ĉiu paroko havas sian propran stilon, precipe se temas pri sinkopoj de takto.

Ĉi artikolo donas kelkajn ekzemplojn notitajn per tonsilaboj. Ili enhavas la sepan [Tu] aŭ dekunuan [Fe] naturtonojn aŭ iliajn tonidojn. En la muziknotoj, tia tono estas montrata per "duona" diesobemolo. La notinto, ricevinta klasikan eŭropan muzikedukon, ne povis bone difini iliajn tonaltojn en la gamo, sed konstatis ke la muzikisto, kies muzikon li notis, ludis tian tonon ĉiam precize same alte. Ni redonas la fonton de la muziknotoj kaj komentojn de la notinto. Sed ĉiuj ritmindikoj (ekz. </2 4 3>) estas donitaj de la tonsilabiginto; signoj por reguligi tiaspecajn ecojn de muziko ja ne ekzistas muziknote.
Por aŭskulti la muzikon, elŝutu kaj instalu Tonen. Tion farinte, kopiu tonsilabaĵon ĉi sube, enmetu ĝin en la pecan kadron de Tone kaj klaku al "Ludu".

' ' ' # SVENSKA LÅTAR:
<{Svedaj melodioj}>
< Kolektis Nils Andersson kaj Olof Andersson. Laŭ tasko de Popolmuzika Komisiono redaktis Olof Andersson.>
< Ĉi parto el Svedaj Melodioj eldoniĝis unuafoje en jaro 1922. Laŭ la eldono: Eldonejo de Gidlund, Asocio por kantesplorado, 1978. ISBN 91-7021-200-7. Eric Jannersten Presejo AE, Avesta, Svedujo 1978.>
< Ilumoj: [d] = détaché? ; [d0] = polekso ; [d4] = kvara fingro ; [l] = legato; [n] = arĉo malsupren ; [Ft] = fermat (longigata tono) ; [Cr] = "<" = kreŝĉendo; [Dn] = ">" = diminuendo; [n5] = stelo ”*” ; [n6] = "Hej." ; [n7] ="c" kun traira streko ; [n8] = muziknoto en parentezo ; [n10] = du steloj ”**” ; [v] = arĉo supren ; [x] = korda duoblo >
<& Rimarko de l’ tonsilabiginto.: Tonaltoj de kvarontonoj [De], [Ru], [Fe], [Se] kaj [Tu] estas divenoj, bazitaj je tio ke la sepa naturtono (['TU] = 7) kaj la dekunua (['Fe] = 11) devis enesti tonskalon kies unu elirpunkto estas betulŝela korno (blovsonilo). Tial mi kredas ke [De]=33/32, [Ru]=7/6, [Fe]=11/8, [Se]=99/64 kaj [Tu]=7/4.>

' # Timas Hans Hansson, Dalbyn, Ore[redakti | redakti fonton]

# 12. POLSKA från Ore[redakti | redakti fonton]

<{Polso el Ore}>
<2,2:3, [Do]=G, [Tu]=7/4, /5 9 7 /6 8 7, Cello> (#T:
(#1: hnFa /lMi * sDoohMi lReFa /Mi sDoohd4Re lDoMi '1 /So oFa lMiRe /Mi '2 /Re sTIIhRe lTIRe /So o)*
(#2: hnLa /lTuudolTi lsLa Fi /[FilSol]Fi So oLa /lTuudolTi lsLa Fa /Fa xRe e /xRe La FiSo /Laado lTuh La /SooFa lMiRe Do /ReTI So oTi /lLa FaSo Lado /TuudolTu lLa SoohFa /lMiRe Do hMi /lReTI Do+DO)*)*

# 14. POLSKA kallad Berg-Kirstis polska[redakti | redakti fonton]

<{Polso nomata la polso de Monta Kristinav}>
<2:3, [LA]=D, [Se]=99/64, [Ri]=75/64, /10 15 12 /11 14 12> (#T:
(#1: aMi /ndooreldo lTi La /SilLalSilFi Mi ReehMi /Do[Mi+LA] So LaaTi l:/doredoLa. [Ti+Mi+TI]5h)*
(#2: aRe /nxMiiTi ldoTi dore /miilfalmi lreTi SiRi /lMiiSi lLaSi lLaTi /doomildo lTiSe Mi /doo[reldo] lTi LaahSi /MiiSiTi Ftmi iTi /lreemilre ldoTi LaSi /SilLa La+LA)*)*11 ah
<&e: Monta Kristinav estas ĉirkaŭskribo pri monta ogro. Ankaŭ ĉi peco nome venis de la ogroj, rakontis Timas Hans. Duopo da paŝtistinoj aŭdis montogrojn ludi ĝin iun nokton en la paŝta arbaro kaj tiam lernis ĝin. Ankaŭ tiam la ludilo sonis kiel paŝta korno.>

' # Bleckå Anders Olsson, Orsa[redakti | redakti fonton]

<&e: Plej maljuna nun vivanta reprezentanto de la malnovaj Ursaaj pecoj estas certe Bliko Andrev Ulofidov el Ursa. Li estas naskita en 1832 kaj do, kiam ĉi tio skribiĝas, en sia 89-a jaro. Je aĝo de sep jaroj li komencis ludi violonon. Lia majstro estis Hassis Andrev Hansidov, Ursa, kampulo kaj fama muzikisto, plej konata sub la nomo Makliniv Andrev Hansidov, post Maklina bieno, kien li transloĝis je sia edziĝo, kaj de kiu li tiam laŭ loka kutimo prenis nomon.
Bliko Andrev Ulidov, profesie ŝuisto, partoprenis en la unua muzikista konkurso en Mura (1907). Rimarkeblis ke li estis lerta muzikisto, sed liaj sepdek kvin jaroj komencis postuli sian rajton; precipe malfortiĝinta aŭdkapablo malutilis al lia ludo. Du tagojn post la konkurso mi faris al mi okazon noti liajn pecojn, kalkulante je la eblo duope kun li povi iom post iom eligi multon el lia malnova repertuaro, sed ankaŭ lia memoro komencis perfidi lin, kaj krome la notada laboro malfaciliĝis plurmaniere, precipe pro lia nesufiĉa aŭdkapablo. Kio notiĝis je tiu okazo, tio tial estas konsiderenda als pli fragmenta, als splitoj el tio kion ĉi tiu elstara Ursaa muzikisto estus povinta doni, se notado laŭ lia ludo estus okazinta pli frue. Kun alhelpo de alia Ursaa muzikisto, Gössa Andrev, al kiu ni poste revenos, tamen la repertuaro de Bliko feliĉe povis sufiĉe esence kompletiĝi, same kiel je tio ankaŭ gajniĝis iom da valoraj informoj pri la ludmaniero de Bliko. La repertuaro de Bliko je plej granda parto konsistis el Ursaaj pecoj, aŭ el pecoj, kiuj, sen ende origini el Ursa, tamen de li prezentiĝis en ”Ursaa dialekto”, t. e. la karakteriza por Ursaa ludada maniero. Tiel ekz. malofta ankaŭ por malnovaj popolmuzikaj pecoj riĉeco je ornamaj figuroj, je kio precipe oni substreku la mallongan trilon je la ĉefnoto kun pli malalta kromnoto (#: Dn[dolTi]ldo) (#: DndolTildo6). Etaj triloj antaŭ kaj post unu sama ĉefa noto, ekz. (#: [dolTi]ldol[Tido])(#: dol:redooTido.), ofte egaligitaj al (#: dol:redoTido.), ankaŭ abundas, kvankam same certe tiaj ornamoj ne estas speciale tipaj por la Ursaa peco, sed troviĝas altnombre ankaŭ en aliaj svedaj pecoj en kaj ekster Dalekarlujo. Io kio el ĉio prijuĝebla devis konsideriĝi als karakteriza por la ursapolsoj, aŭ almenaŭ por la maniero de Bliko ludi ilin, estas ke en tia peco tute subite ekaperas serio da fortaj pezaj tiroj de arĉo, kiuj donas specialan emfazon al iu certa parto de frazo kaj per tio kvazaŭ volo forŝovi la barojn, kiujn faras takto, mezuro kaj ritmo, produktas mirindan kaj ravan efikon. Ekzemplon je tio donas interalie la polso n-ro 95. Tonale rimarkiĝu ankaŭ kiel ekzemple en tonalo, kiu plej verŝajne estus d-minora, volonte als enkonduka tono preniĝas c (aŭ tono meze inter c kaj c diesa), kie oni alie atendus c diesan, k.t.p. Kun Orea peco – kaj cetere kun malnovaj svedaj pecoj en kaj ekster Dalekarlujo – Ursaa peco havas tion komune, ke en ekzemple ĵus menciita tonalo ofte aŭdeblas h (aŭ tono inter h kaj b) anstataŭ pura b.
La ĉi tie notita repertuaro de Bliko estas pro antaŭe aluditaj cirkonstancoj ne tia, ke ĝi per si mem plene klarigas cititajn karakterizaĵojn. Sed tiom pli klare ili aperas ĉe alia Ursaa muzikisto, kiu ek de sia infanaĝo aŭdis Blikon ludi, lernis plurajn el liaj pecoj kaj studis lian ludmanieron, nome Gössa Andridov, kies repertuaro komunikiĝos tuj post tiu de Bliko.
En siaj junecaj jaroj Bliko multe ĉirkaŭvagis en la distriktoj kaj ludis kaj tiam venis en kontakto kun helsinglandaj muzikistoj. Poste li ofte kutimis ludi kun la du ”Hinsaj knaboj”, Hins Laŭrentev kaj Hins Andrev, el Östnur, Mura, kiuj dum tempo restadis en Ursa. Nupta muzikisto Bliko havis grandan klientaron. Lia famo muzikista estis tiom granda, ke se li venis al loko, kie jam estis danco je iu alia muzikisto, tiu tuj retiris sin pro Bliko. Oni diras ankaŭ, ke en tiu tempo li preferis havi siajn pecojn por si mem kaj tial malvolonte instruus ilin al aliaj. Se li rimarkis ekz., kiam li ludis, ke iu provis lerni la pecon, li komplikigis ĝin per ĉiaspecaj varioj en tia maniero, ke fariĝis neeble ekkompreni, kia vere estu la peco.
Kiam Bliko ludis, li havis la violonon ripozante sur la maldekstra brako, tenis la arĉon tiom ekstere ĉe la krinstreĉila fino kiom ja eblis, kaj tiam movis sian arĉan brakon tute rektan. La jen sekvontaj dek ok pecoj de Bliko estas notitaj la 19-an de junio 1907. Ili ĉi tie aliĝas en tiu vica ordo, en kiu la notado okazis.>

# 84. LÅNGDANS[redakti | redakti fonton]

<{Ĉendanco}>
<A-baso, 0,67:3, [Do]=A, /3 4 5> (#T: (#1: </3 4 6> vDolMi /nDnSo o3La So2dFa3 (/DnMi i3Fa So2ddo3)?(/MiiRe MiFa So2do3) (/DnTi iSo La2dFa3)?(/Tiire TiSo Lal[SoLa]Fa3) /DnSo oh)* (#2: vdoh /nTi l[doTi]La SoFa /Mil[FaMi] ReMi DoMi /SO O TIRe /Do oMi Sodo /Ti iLa SoFa /Mi ReMi DoMi s:/SO TI Re. /xDo oh)* (#3: vFah /Mi iRe TIRe s:/Do Mi So. /Fa Mi Do /LA A Do /Mi h Mi /[MilFa]lMi RelMi Do /DoFa7 h FaSo /Fal[SoFa] MiFa SoLa /Ta aLa SoFa /La SoFa Mi /Do MilRe TIRe /xDo oh)*)*
<&e: Ĉi ĉendancon Bliko ludis en tre malrapida kaj trena takto, kaj kun tia stranga akcento de la ritmo, ke la notanto komence delogiĝis noti en kvarkvarona takto. Iom post iom, kaj kvazaŭ el nebulo, tamen konturiĝis la trikvarona takto ĉiam pli klare kaj markite. Kio precipe kontribuis onin konfuzi komence, estis ke tiuj du okonaj notoj, kiuj konsistigas la lastajn takterojn en la tri mezuroj de la unua frazo – kaj speciale la pli posta okono – longiĝis al preskaŭ kvaronnota daŭro.>

# 95. POLSKA[redakti | redakti fonton]

<{Polso}>
<A-bas, 2,1:, /2 4 3, [La]=D, [Sf]="sf"> (#T: (#1: /nMiiTire [dolTi]ldo oTil[doTi] /LaaSiLa TildoTiLa Sol[FiSo]lMi6 /Mi3Ti ldo domidoLa /LaTiLaSi [MilRe]lxMi xd4Mi)* (#2: * /miihri lfimi mi /refi3 mil[fami]re6 rel[mire]Ti6 '1 /doTi reTi do /LaaTiLa %ARnSfd:Si Fi Mi..%B '2 /doohTi lreehdo TiihLa /[Si+Ti] La a)*)*
<&e: Ĉi peco, pri kiu informis Bliko ke estas tre malnova Ursaa polso, donas ekzemplon je unu el la specifaĵoj, pri kiuj rakontiĝis en la enkonduko al la repertuaro de Bliko, kaj kiu ankaŭ renkonteblas aliloke en supra Dalekarlujo kaj en Okcidenta Dalekarlujo, nome ke certaj tonoj per speciala akcento substrekiĝas kaj kvazaŭ rompas el sian kadron. En ĉi kazo temas pri la triolo trovebla en la kvara mezuro de la dua parto, kiu konsistigas la du lastajn takterojn (%A-B), sed kies tempa valoro, egale dividita je la tri muziknotoj, devus - se la prezento estu tute laŭstila - longiĝi als ĉirkaŭ unu tutan mezuron. (Komparu al n:roj 96 kaj 111).>