Daltonismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ishihara-testo: Daltonismaj uloj vidas tie 17; kun normala kolordvidado oni vidas ankaŭ 47
Solvo: Daltonismaj uloj vidas nur la tie flavaj punktoj el fono; kun normala kolorvidado oni povas vidi ankaŭ la tie bluaj punktoj, sed tiuj malpli disiĝas el fono

Daltonismo estas perturbo de kolorvidado. Gxi ne estas kolorblindeco, sed diĥromatio, en kiu la uloj ne aŭ malbone povas vidi ruĝan aŭ verdan koloron. Ĝi estas komuna nomo de protoanopio kaj deuteranopio. La deuteranopio estas pli ofta, kaj pli oftas, ol tritanopio.[1] Ĝin famigis John Dalton, kiu estis ankaŭ diĥromato. Ne estas rigidaj limoj inter normala kolorvidado, anomalio, diĥromatio kaj kolorblindeco.

Pleje ĝi estas hereda. Kial ĝi estas ligita al X-a kromosomo kaj recessiva, pleje viroj havas tiun.[2] Ĝi povas esti ankaŭ kaŭzitaj per ethambutol, kiu estas medikamento kontraŭ tuberkulozo.[3]

Oni ekkonis, ke Dalton ne povas distingi ruĝan kaj verdan, kiam li estis 6 jara. Li iĝis scientisto, preter kemio okupiĝis pri kolorvidado. Li skribis, ke li vidas roson kaj violon same blua, ruĝa vizaĵo de junaj virinoj estas kiel ili estus inkaj, ne vidas malsamecon de koloro de sanĝo kaj de verdaj boteloj, li vidas brunan kaj verdan same.[4][5] Samkiel estis angla pastro, kiu flikis lian nigran veston per ruĝa fliko.[6]

Kialoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĝi povas esti kaŭzita per drogoj, ĝia hereda formo multe pli oftas. Recesivaj aleloj en X-a kromosomo priskribas aliajn aminacidojn por iu opsino. En homoj estas unu geno por ruĝasentema opsino kaj tri por verdasentema. Tiuj estas proksimaj en X-a kromosomo. Erara intersanĝo kaŭzas malbonan kombinadon, kiu deŝovas sentemon de opsino. Kialo de diferenco en ofteco estas, ke genoj de verdasentema opsinoj estas pli proksime al punkto de intersanĝado.

Oni iam pensis, ke tiuj opsinoj ne povas funkcii, sed tiu estis erara; do oni pli ofte uzas la vorto anomalio anŝtataŭ anopio. Proto- kaj deuteroanomalio kuna kaŭzas kolorblindecon. Daltonismo ne estas rara, ĝi efikas en 9% de viroj kaj en 0,8% de virinoj. Tritanopio estas pli severa, kaj ĝi estas malpli ofta.

Heredado[redakti | redakti fonton]

Kontraŭ tritanopio, formoj de daltonismoj herediĝas en X-a kromosomo, kaj ĝiaj aleloj estas recesivaj. Viroj havas unu X-a kromosomo, unu kopio de daltonismaj aleloj kaŭzas daltonismon, dum virinoj havas du X-a kromosomojn, kaj ambaŭ devas esti same daltonismaj, por fari ŝin daltonisman.[7]

Interesaj faloj:

  • Patro estas daltonisma, patrino havas normalajn alelojn: infanoj igas normalvidaj, sed filinoj povas heredigi ĝin.
  • Patro estas daltonisma, patrino povas heredigi daltonismon: la infanoj povas esti herediganta filino, daltonisma filino, normalvidanta filo kaj daltonisma filo.
  • Patro estas normalvidanta, patrino herediganta: normalvidanta filino, herediganta filino, normalvidanta filo kaj daltonisma filo.
  • Patro estas normalvidanta, patrino daltonisma: filoj estas daltonismaj, filinoj heredigantaj.

Se nur unu kromosomo havas daltonisman alelon, aŭ ambaŭ havas, sed ne la saman, ŝi povas vidi pli multan kolorojn ol la plimulto; sed ŝiaj filoj povas esti daltonismaj. Ekzemple patrino heredigas protoanomalion (P kaj p), patro estas deuteroanomalia (d). Povas naski filino kun pD Pd aleloj, kiu havas normalajn kaj daltonismajn konusetojn, do ŝi estas tetraĥromata.

Ĉiutage[redakti | redakti fonton]

Daltonismaj uloj povas malpli interpreti multkolorajn mapojn ol tiajn, kiuj uzas nuancojn de unu koloro aŭ ombrumadon

Pleje daltonismaj uloj ne sentas, ke ilia vidmodo malkapablas ilin. Ili havas saman estetikon, kiun oni esploris per fortaj koloroj. Sed estas centoj de okupaĵoj, el kiuj ili estas ekskluditaj, kaj ankaŭ oni limitigas iliajn rajton al stirado. Fabrikantoj de ludoj kutime faras figurojn en kvar bazaj koloroj (ruĝa, blua, verda kaj flava), kiun ili povas malpli distingi.

Oni malofte pensas al kolorvidaj perturboj kiam li desegnas aŭ presas kolorajn eldonaĵojn. Daltonismaj uloj havas problemojn kun malgrandaj detaloj, maldikaj linioj kaj koloraj fonoj. En nigra tekstoj ili ne vidas ruĝajn vortojn emfazitaj, sed bluajn jes. Ili povas malpli interpreti multkolorajn mapojn ol tiajn, kiuj uzas nuancojn de unu koloro aŭ ombrumadon. Helpa estas, se oni povas deŝovi legendon.

Ĉiŭtage oftas koloroj kiuj ne estas puraj, do daltonismaj uloj povas konfuzi eĉ kolorojn, al kiuj oni ne pensas. Ekzemple violan kaj verdebluan.[8]

Ili vidas bone nur proksimajn trafikumojn. Kiuj vidas verdan tre malbone, povas konfuzi lumon de malproksimaj trafikumoj kun lumantaj reklamoj kaj strataj lumigoj.

Laŭ esploroj, ili vidas pli nuancojn de kakla koloro,[9] kaj atentas pli al formoj kaj konturoj. Ili rekonas pli bene kamuflagitajn soldatojn. Iuj armeoj uzas tiun, ekzemple la Germana. En aliaj landoj ili ne povas iĝi soldatoj.

Laŭ konjekto, ili havas malpli de konusetojn, sed pli bastonetojn ol normalvidantoj, do ili vidas pli bene en krepusko.

Rekonado kaj korigado[redakti | redakti fonton]

Oni povas rekoni ĝin per Ishiara-testoj, aŭ anomaloskopo. Ankaŭ lanternotestoj estas uzitaj, Holmes-Wright Lantern, Beyne Lantern kaj Spectrolux Lantern.

Oni povas korigi ĝin per okulvitroj kun kolorfiltroj, kiuj povas havi ankaŭ dioptriojn. Al uzantoj plaĉas la multaj koloroj. Multa okupoj, kiuj estis prohibitaj por daltonismaj uloj, igos permesitaj ankaŭ por ili kun okulvitro.[7][8]

Simulado[redakti | redakti fonton]

Oni povas montri al normalvidantoj kiel daltonismaj uloj vidas. Unu tipo estas, ke anŝtataŭ ruĝaj kaj verdaj bazaj koloroj oni uzas flavan. Alia tipo estas, ke oni tre malfortas ruĝan.


Motivo Trikromata imago Dikromata imago
sen diferencado de ruĝa kaj verda koloroj
Akromata imago kép
en griza
Pseŭdoizokromata imago el Ishihara testo 150px 150px 150px
Fruktovendejo 150px 150px 150px
Mozaika imago el vitro 150px 150px 150px
Ĉielarko 150px 150px 150px

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fritz Hollwich, Bärbel Verbeck: Augenheilkunde für Krankenpflegeberufe. 2. Auflage. Georg Thieme Verlag, 1980, (ISBN 3-13-500402-3).
  2. Th. Axenfeld (Begr.), H. Pau (Hrsg.): Lehrbuch und Atlas der Augenheilkunde. Unter Mitarbeit von R. Sachsenweger u. a. Gustav Fischer Verlag, Stuttgart 1980, (ISBN 3-437-00255-4), S. 59.
  3. Myambutol (Ethambutol) Drug Information: Description, User Reviews, Drug Side Effects, Interactions - Prescribing Information at RxList. Rxlist.com. Alirita 2014-05-24.
  4. David M. Hunt: The chemistry of John Dalton Color Blindness. Alirita la 1-an de aŭgusto 2011. angle
  5. Claus Bernet: John Dalton (1766-1844), in: Biographisches-bibliographisches Kirchenlexikon, 31, 2010, 309-332.
  6. Pallas Nagylexikon
  7. 7,0 7,1 http://www.novakoptika.hu/szintevesztes-teszt-es-korrekcio-szinlatas-vizsgalat-szinteveszto-szemuveg
  8. 8,0 8,1 http://mono.eik.bme.hu/~samu/publications/041_veszprem.pdf
  9. Multidimensional scaling reveals a color dimension unique to 'color-deficient' observers. Robinson, Jordan & Mollen, Boston 2005.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Grehn: Augenheilkunde. 30. Auflage. Springer Verlag, Berlin 2008, (ISBN 978-3-540-75264-6).
  • Wolfgang Hammerstein, Walter Lisch: Ophthalmologische Genetik. Enke Verlag, Stuttgart 1985, (ISBN 3-432-94941-3).
  • Rudolf Sachsenweger: Neuroophthalmologie. 3. Auflage. Thieme Verlag, Stuttgart 1983, (ISBN 3-13-531003-5).

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vörös-zöld színtévesztés en la hungara Vikipedio.