Damiș

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damiș
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Bihor
Alinome Erdődámos (hungare), Domeschwald (germane)
Komunumo Bratca
Iama hungara departemento Bihar
Situo 46° 52′ N, 22° 33′ O (mapo)46.867522.553055555556Koordinatoj: 46° 52′ N, 22° 33′ O (mapo)
Damiș (Rumanio)
Damiș (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 712 m
Poŝtkodo 417082
Loĝantaro 447 (en 2021, 680 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 27707
vdr

Damiș [damiŝ] (hungare Erdődámos [ERdødamoŝ], germane Domeschwald[1] [DO:Meŝvalt]) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Oradea. En 1910 ĝi nombris 1 207 loĝantojn (rumanoj), en 1992 883, en 2002 680 kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis ankoraŭ 447 loĝantoj. Ĝi estis unue menciita skribe en 1587. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Bihar vármegye). Administre ĝi apartenas al Bratca.

Damiș situas ĉ. 10 km sud-okcidente de la komunuma sidejo Bratca kaj estas ligita al ĝi per la distrikta vojo DJ764. En Bratca estas ankaŭ la plej proksima fervoja stacio. Damiș situas pli ol duoble tiom alte kiom Bratca.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]