Damna metalroko
Damna metalroko, en angla doom metal estas ekstrema subĝenro de metalroko kiu tipe uzas pli malrapida tempojn, malrapidajn gitar-agordojn kaj multe pli forta sonstilon ol aliaj metalrokaj subĝenroj.[1] Kaj la muziko kaj la vortumado intencas alvoki senton de despero, timo, kaj tuja fato.[2] La ĝenro estas tre forte influita de la frua verko de Black Sabbath,[2] kiu formis pratipon de damna metalroko. Dum la unua duono de la 1980-aj jaroj,[2] nombraj bandoj kiel Witchfinder General kaj Pagan Altar el Anglio, usonaj bandoj Pentagram, Saint Vitus, the Obsessed, Trouble kaj Cirith Ungol, kaj la sveda bando Candlemass difinis damnan metalrokon estas distingita ĝenro.
La elektra gitaro, basgitaro, kaj drumoj estas la plej oftaj instrumentoj uzataj por ludi damnan metalrokon (kvankam klavaroj estas foje uzataj), sed ties strukturoj enradikiĝis en la samaj skaloj kiel en bluso.[3] Gitaristoj kaj basistoj ofte agordas siajn instrumentojn al tre malaltaj notoj kaj uzas grandajn kvantojn de disformado, tiel produktante tre fortan gitarsonon, kiu estas unu el la difinaj karakteroj de la ĝenro.[4] Per la kutima metalkompona tekniko de gitaroj kaj basoj ludantaj la saman gitarludadon kune oni kreas laŭtan kaj bastonan sonmuron. Alia difina trajto estas la konsistanta fokuso al malrapidaj tempoj,[2] kaj minoraj gamoj kun multa uzado de dissonado (speciale ĉe la formo de "tritono"), uzante ripetitajn ritmojn kun malmulta rilato al harmonia progreso kaj al la muzika strukturo.[4]
La vortumoj en la damna metalo ludas ŝlosilan rolon. Influitaj de elstaraj blusaj muzikistoj kiel Robert Johnson kaj Son House,[3] normale ili estas tristaj kaj pesimismaj,[5] inkludante temojn kiel suferado, deprimo, timo, aflikto, fato, morto kaj angoro. Kvankam kelkaj bandoj verkas vortumojn laŭ enrigardemaj kaj personaj manieroj, aliaj esprimas siajn temojn uzante simbolismon – kiu povas esti inspirata de okultaj artoj kaj literaturo.[3] Kelkaj damnametalaj bandoj uzas religiajn temojn en sia muziko. Trouble, unu el la pioniroj de la genro, estis inter la unuaj kiuj enkondukis kristanan imagaron (sed sen rilato al la Kristana roko). Aliaj estis aligintaj okultan kaj paganan imagaron. Ĉe multaj bandoj, la uzado de religiaj temoj celas nur estetikon kaj simbolismon. Ekzemploj estas vortumoj/imagaroj pri la Lasta Juĝo oor alvoki timon, aŭ la uzadon de krucifiksoj kaj krucformaj tomboŝtonoj por simboli morton. Krome, kelkaj damnametalaj bandoj verkas vortumojn pri drogoj aŭ drogmanio.
Lokoj kie enradikiĝis damna metalroko estas Finnlando, Luiziano, Vaŝingtono, Pacifika nordokcidento, kaj Palm Desert en Kalifornio. Diversaj tendencoj estas menciendaj kiel Nigra metalroko, memmortiga, nigramorta, funebra, gotika, sludge ktp.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ K. Kahn-Harris, Extreme Metal: Music and Culture on the Edge (Berg Publishers, 2007), (ISBN 1-84520-399-2), p. 31.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Doom metal AllMusic alirita la 17an de Januaro 2016
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Wiederhorn, Jon (2a de Februaro 2017). "Doom Metal: A Brief Timeline". Bandcamp daily. Alirita la 30an de Junio 2018.
- ↑ 4,0 4,1 Piper, Jonathan (2013). Locating experiential richness in doom metal (PhD). UC San Diego Electronic Theses and Dissertations. University of California, San Diego. Alirita la 14an de Septembro 2019.
- ↑ Irwin, William (Septembro 2012). Black Sabbath and Philosophy: Mastering Reality. John Wiley & Sons.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Doom metal en la angla Vikipedio.