Daniel Florence O'Leary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Florence O'Leary
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1801 (1801-02-14)
en Cork
Morto 24-an de februaro 1854 (1854-02-24) (53-jaraĝa)
en Venezuelo
Mortokialo cerbovaskula malsano
Tombo Panteono Nacia de Venezuelo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Infanoj 9
Okupo
Okupo diplomatomilitisto
vdr

Daniel Florence O'LEARY (n. ĉ. 1802 – m. la 24-an de februaro 1854) estis generalo kaj la ĉefa militasistanto de Simón Bolívar. Li naskiĝis en Cork (Irlando). Lia patro nomiĝis Jeremiah O'Leary, kaj estis butero-vendisto. Male de multaj aliaj irlandanoj, kiuj batalis ĉe Bolívar dum la sudamerikaj militoj de sendependeco, O'Leary ne partoprenis la napoleonajn militojn.

Li edziĝis en 1827 kun Soledad Soublette, filino de la generalo Carlos Soublette, kun kiu li havis naŭ infanojn.

Post la morto de Bolívar, O'Leary malobeis al la forpasinta generalo, kiu deziris, ke oni bruligu liajn personajn paperojn. O'Leary dediĉis la reston de sia vivo al la klasifikado kaj aranĝo de tiuj paperoj, kaj al la verkado de siaj tre ampleksaj memuaroj (entute 34 volumoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]