Daniela Hantuchová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniela Hantuchová
tenisisto
teniso
unuopa teniso • duopa teniso
Nomo Daniela Hantuchová
Naskiĝo la 23-an de aprilo 1983 en Poprad,  Slovakio
Alto 181 cm
Pezo 62 kg
Medaloj
vdr


Daniela Hantuchová [hantuĥovA] (n. Poprad, 23-a de aprilo 1983) estas slovaka tenisistino.

Ŝi naskiĝis en la urbo Poprad kaj loĝas hodiaŭ en Montekarlo, Monako. Ekde 1999 ŝi estas profesia tenisistino.

Ŝi akiris en 2002 la 5-an pozicion sur la monda ranglisto, ŝia plej alta notado. En 2002 ŝi ankaŭ estis 5-a sur la monda ranglisto por duobluloj. Ŝi estas dekstramana kaj havas duoblamanan mandorsan baton. En 2002 ŝi gajnis la WTA-premion por la plej plibonigita ludistino de la jaro.

2003 estis malforta jaro por ŝi. Oni asertis ke ŝi suferis pro nervoza anoreksio, sed ŝi mem deklaris ke tio estis pro la kreskinta premo post sia sukceso en 2002. Iom post iom ŝi sukcesis retrovi la vojon supren kaj ekde 2005 ŝi forte revenis. Interalie ŝi en 2005 kune kun la samlanda tenisisto Dominik Hrbatý gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj. En 2007 por la unua fojo ŝi sukcesis atingi la "WTA Tour" ĉampionecojn.

Daniela Hantuchová en 2009
Kun Ai Sugyiama sur Roland Garros en 2006
Daniela Hantuchová en 2007

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]