Saltu al enhavo

Dansi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muziki wa dansi
Kulturaj fontoj kongola soukouso
Stilaj fontoj
Loko kaj tempo por komenciĝo 1930-aj jaroj en Daresalamo
Parencaj ĝenroj sikinde, tradiciaj dancoj
Rilataj kategorioj
vdr

Muziki wa dansi aŭ simple dansi, estas muzika ĝenro el Tanzanio, derivita el kongola soukouso.[1][2]

Muziki wa dansi komenciĝis en la 1930-aj jaroj en la regiono Daresalamo,[3] de kie venas plej multaj dancaj muzikbandoj. Ĝi estas sufiĉe populara muzika ĝenro en Tanzanio, kvankam novaj generacioj pli ofte aŭskultas al bongoflavo aŭ aliaj formoj de populara muziko. Rimarkindaj dancaj grupoj povas inkluzivi DDC Mlimani Park, International Orchestra Safari Sound, Juwata Jazz, Maquis Original, Super Matimila, kaj Vijana Jazz.[1][2]

Foje dansi estas nomata ankaŭ jazz Swahili ĉar la plej multaj el la dansi-kantotekstoj estas en la svahila kaj ĵazo estas ĝenerala termino uzata en Centra kaj Orienta Afriko por rilati al ĝenro-muziko kaj grandaj muzikgrupoj. Muziki wa dansi eble nomiĝas ankaŭ la Rumba de Tanzanio.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Simon Broughton. World Music: The Rough Guide. Rough Guides 1999, pp. 682–685.
  2. 2,0 2,1 Werner Graebner, Muziki wa Dansi (angle) (HTML). Arkivita el la originalo je 1998-12-06. Alirita 26 majo 2020.
  3. Historia fupi ya muziki wa dansi - Wanamuziki Tanzania. Alirita: 26 majo 2020

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]