Dat (programaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dat estas datuma distribuilo kun versia kontrolo por spuri ŝanĝojn kaj eldoni datumarojn.[1] Ĝi estas precipe uzata por datuma scienco, sed povas esti uzata por spuri la ŝanĝojn de ĉia datumaro. Kiel distribuita revizi-kontrola sistemo ĝi celas rapidon, simplecon, sekurecon kaj subtenon de distribuitaj, nelinearaj laborfluoj.[2]

Dat estis kreita de Max Ogden en 2013 por normigi la manieron, kiel datumaj analizistoj kunlaboras pri la ŝanĝoj, kiujn ili faras al datumaroj.[3] Ĝi estas evoluigata de la Teamo Dat Arkivigite je 2018-06-23 per la retarkivo Wayback Machine pere de la financa subtenado de Code for Science, la Fondaĵo John S. kaj James L. Knight[4] kaj la Fondaĵo Alfred P. Sloan.[5][6]

Dat estas libera programaro disponata laŭ la kondiĉoj de la Reviziita BSD-permesilo (3-klaŭza).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Introducing Dat: If Git Were Designed For Big Data (at 00:00:03). YouTube. Alirita 2017-01-26.
  2. dat (angle). Alirita 2017-01-26.
  3. initial readme · datproject/dat@4646792 (angle). Alirita 2017-01-26.
  4. Dat. Knight Foundation. Alirita 2016-01-26.
  5. Technology & Data For Good. Code for Science & Society. Alirita 2016-01-26.
  6. Dat Grant. Alfred P. Sloan Foundation (2014). Alirita 2016-01-26.