Datumbazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Datumaro)

Datumbazo estas kolekto de interligitaj datumoj uzataj de pluraj aplikaĵoj per datumbaz-manipuliloj (DBM).

Dum datumbanko estas kolekto da datumoj (datumbazoj, dosieroj) pri iu aplikkampo, en NPIV ankaŭ aperas la rilata vorto datenbanko. Ankaŭ kelkfoje la vorto informtenejodatumaro estas uzata.

Ekzistas multe da manieroj organizi datumojn, kaj konsekvence tiom multe da tipoj da datumbazoj. Inter ili: hierarkia, reta, rilata, objektema, logika (decida)...

Nun la plej kutima modelo estas tiu de rilataj datumbazoj. Plej kutime oni rilatas kun ili per lingvo SQL. Ekzemploj de rilataj datumbaz-manipuliloj: Microsoft Access, Ingres, OracleMySQL.

Datumbaza normigo estas teĥniko por fasonado de datumbazoj. Ĝi servas du celojn: la efika uzado de memoro kaj la evito de multnombra konservado de la samaj datumoj, ebla fonto de eraroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]