David Brian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Brian
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1914 (1914-08-05)
en Nov-Jorko
Morto 15-an de julio 1993 (1993-07-15) (78-jaraĝa)
en Sherman Oaks
Mortokialo kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Urba Kolegio de Nov-Jorko
Familio
Edz(in)o Lorna Gray
Okupo
Okupo filmaktoro • aktoro • televida aktoro
vdr

David Brian estas artistnomo de usona aktoro Brian James Davis (1910 – 1993).

Li komencis sian karieron dancante en vodevilo kaj apenaŭ aperis en filmo 'G' Men per nelistita rolo en 1935. Li militservis ĉe Usona Marborda Gardistaro dum Dua Mondmilito.

Li vere komencis sian karieron en kino per filmoj Flamingo Road, Intruder in the Dust kaj Beyond the Forest, ĉiuj tri en 1949.

En 1950-a jardeko li partoprenis kinfilmojn kiel The Damned Don't Cry, Breakthrough, Inside Straight, Inside the Walls of Folsom Prison, Fort Worth, This Woman Is Dangerous, Springfield Rifle, Million Dollar Mermaid, A Perilous Journey, Ambush at Tomahawk Gap, The High and the Mighty, Dawn at Socorro, Timberjack, The First Traveling Saleslady kaj The Rabbit Trap. Li ankaŭ verkis scenaron de filmo Ghost of the China Sea.

Li debutis en televido per The Revlon Mirror Theater en 1953 kaj partoprenis televidaĵojn kiel ekzemple Mr. District Attorney, Schlitz Playhouse of Stars, Crossroads kaj General Electric Theater.

Dum 1960-aj jaroj, li aktoris en kinfilmoj Pocketful of Miracles, The Rare Breed, Castle of Evil, Love on a Rooftop, The Destructors, inter aliaj krom en televidserioj Cain's Hundred, Target: The Corruptors, How the West Was Won, Laramie, Daniel Boone, Laredo, I Dream of Jeannie, The Girl from U.N.C.L.E, Hondo, Star Trek, Mannix, ktp.

Dum 1970-a jardeko li aperis en televidaĵoj kiel The Name of the Game, The Manhunter, Mission: Impossible, Search, Police Story , Gunsmoke kaj Archer kaj en kinfilmoj kiel The Seven Minutes.

Lia lasta laboro estis en televidserio Father's Day en 1984.