Deŝengmen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deŝengmena arkarturo.
Deŝengmen nokte kun la barbakano fone.

DeŝengmenDeshengmen (en simpligita ĉina: 德胜门; en tradicia ĉina: 德勝門; en pinjino: Déshèngmén; laŭvorte "Pordego de Virta Triumfo") estas urba pordego kiu estis iam parto de la norda urbomurego de Pekino, Ĉinio. Ĝi estas unu el la malmultaj konservataj urbopordegoj de la urbo kaj nuntempe staras kiel termarkilo de la norda 2a Ringoŝoseo.

La origina pordegokomplekso, konstruita en 1437, estis komponita de tri strukturoj – la pordegodomo, la arkarturo, kaj la barbakano. La pordegodomo mem estis detruita en 1921, kaj la urbomurego estis detruita en 1969. Nuntempe nur la arkarturo kaj la barbakano survivas. Ili alrigardas la nordan ĉirkaŭfosaĵo de la urbo, kaj estas hejmo de ekspozicio de antikvaj moneroj.

Deŝengmen estas nuntempe grava transportonodo en norda Pekino. La pordegokomplekso estas ĉirkaŭata de la Deŝengmena ponto, rotacia trapasejo kiu kanaligas la trafikon el la 2a Ringoŝoseo al la Badalinga Ekspresvojo. La strato kiu iam trapasis la pordegon estas ankoraŭ nomita rilate al ĝi. Sude de Deŝengmen kaj ene de la malnova urbomurego estas Deŝengmen Interna Strato. Norde, estas Deŝengmen Ekstera Strato.

Deŝengmen signifas "Pordego de Virta Triumfo." En tradiciaj epokoj, la imperia militistaro eliris el Pekino tra Deŝengmen, kaj revenis tra Andingmen, nome Pordego de Paco kaj Stabileco.

Koordinatoj: 39° 56′ 54.8″ N 116° 22′ 23.0″ O / 39.948556 °N, 116.373056 °O / 39.948556; 116.373056 (mapo)