Decidaj Argumentoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Decidaj Argumentoj
Decidaj Argumentoj
Decidaj Argumentoj
Aŭtoro Ludoviko Mimoo
Eldonjaro 1963
Urbo Sabadell-Barcelono
Eldoninto E. Moreno Medrano
Paĝoj 20
vdr

Decidaj Argumentoj subtitolita Postparolo kaj studo pri la participoj, komplementaj al la verko Perfekteco de la Esperantaj Verboj estas verko de Ludoviko Mimoo (Lluís Mimó Epinalt) pri la uzado de la Esperantaj verboj. Ĝi estas komplemento de la libro Perfekteco de la Esperantaj Verboj de la sama aŭtoro. La 20-paĝa broŝuro estas eldonita en Sabadell (Barcelono) ĉe E. Moreno Medrano en la jaro 1963.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Surbaze de la reeĥoj al lia antaŭa verko (vidu ekzemple Esperanto, majo 1962), la aŭtoro de tiu ĉi nova broŝuro precizigas kaj parte korektas siajn asertojn pri la participa problemo. La ĉefan parton konsistigas studo pri la aspektoj de preteritaj tempoj en latinidaj lingvoj (franca, hispana), rezultanta en la konstato (paĝo 10), ke tie oni esprimas … la aspekton de finiĝo sendepende de tio, ĉu la ago estas longdaŭra aŭ momenta. 
— januaro 1964, Ebbe Vilborg, Esperanto 698(1), paĝo 12

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]