Nakamura Teruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nakamura Teruo
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1911 (1911-07-24)
Morto 1-an de januaro 1983 (1983-01-01) (71-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Japanio vd
Profesio
Okupo esperantistoesperantologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

NAKAMURA Kakuzo (li mem uzis la personajn nomojn Teruo kaj Tazuo, pseŭd. Teruo Mikami; naskiĝis la 24-an de julio 1911 en Oocu, Ŝiga-ken (Japanio)[1], mortis en 1983) estis japana diplomito de komerca altlernejo kaj profesia redaktoro de Esperanto-gazetoj. Li estis membro de la Lingva Komisiono de Japana Esperanto-Instituto kaj de la Akademio de Esperanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nakamura estis filo de etburĝa komercisto. En 1929 li diplomiĝis ĉe Komerca Altlernejo. Samjare li lernis Esperanton. Li estis membro de Oomoto, mondfederalisto kaj ano de la Japana Frataro por la Repacigo (FOR).

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la dua mondmilito, Nakamura fondis la lokan Oocu Esperantoo-Propagandan Societon, gvidis kursojn kaj eldonis la revueton "Pacamo". Li estis kunredaktoro de la revuo "Oomoto Internacia" (ekde 1962)[2] kaj de "La Verda Mondo" (Kameoka, 1932-1935) kaj redaktoro de "Tempo" (Kioto, 1937-1938). Post la milito, li de 1950 ĝis sia morto (nun ĉef-) redaktis la revuon "Oomoto".

En la -ata/-ita-disputo li en 1961 kontribuis al la ĉefverko de la "itistoj", nomita "La Zamenhofa Esperanto" (aŭ pli kutime "Simpozio").[3] En la sekvo li en 1963 estis elektita al la Akademio de Esperanto.[4] Li loĝis en Kioto.[5]

Sub la plumnomo "Teruo Mikami" Nakamura tradukis pli ol cent hajkojn, senrjuojn kaj tankaojn, krome plurajn novelojn el la japana al Esperanto. En Esperanto li verkis ĉefe recenzojn kaj prilingvajn eseojn. En 1959 li reviziis la 2an kaj 3an eldonojn de "Japanaj fabeloj". En 1964 li publikigis la libron "Enciklopedieto Japana", kie oni trovas la plej multajn aldonojn el la japana lingvo al Esperanto kaj en 1965 li publikigis kun Miyamoto Masao la libron "Japana kvodlibeto", kie oni kolektas tre diversajn tekstojn el japanaj verkistoj.[6]

En la japana Nakamura aŭtoris la libron "La internacilingvo kaj la homaranismo" (1950).

Nakamura verkis komentarion pri la "Ekzercaro de Esperanto".

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Régulo Pérez, Juan. [Biografia skizo]. En: La Zamenhofa Esperanto. Simpozio pri -ata/-ita. La Laguna [Tenerifo] 1961, p. 116.
  2. Japana kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. p. 123.
  3. Vd. la unuan piednoton.
  4. Ŝanĝoj ĉe la Akademio, en: Esperanto, februaro 1963.
  5. Aktoj de la Akademio 1963–1967, 2-a eldono, Rotterdam 2007, paĝo 17.
  6. Japana kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. 127 pp.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.