Defenda Junto de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Defenda Junto de Madrido aŭ en la hispana origine Junta de Defensa de Madrid estis politika organismo kreata la 6an de novembro 1936 fare de la registaro de la respublika prezidita de la socialista Francisco Largo Caballero. Ĝi respondecis pri la defendo de la urbo de Madrido antaŭ la eblo ke la frankista armeo konkerus ĝin dum la Hispana Enlanda Milito. Ties konsisto kaj prezido estis fiditaj al generalo Miaja, kaj ĝi memsolviĝis la 23an de aprilo de 1937.

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Ministraro estrata de Largo Caballero estis kreinta per dekreto de 28a de septembro de 1936 samnoman organismon, estre de la registarestro kaj konsista je reprezentantoj de la diversaj tendencoj kiuj apogis la registaron de la Frente Popular, kvankam temis nur pri konsultaj celoj. Tamen el tiuj reprezentantoj nur du -nome Francisco Caminero Rodríguez (Partido Sindicalista) kaj José Carreño España (Izquierda Republicana)- estos parto de la nova organismo tutpova.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

La letero ricevita de la generalo José Miaja el la registaro ordonis ke la Junta enhavus «reprezentantojn de ĉiuj la politikaj partioj kiuj formas parton de la Registaro kaj laŭ la sama proporcio kiun en tiu havas tiuj partioj», sen klarigi tamen la sistemon por nomumi tiujn reprezentantojn. Fine oni interkonsentis ke ĉiu partio estu reprezentata de titulara kaj anstataŭanto, kaj oni formis ĝin tiele:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]