Saltu al enhavo

Francisco Largo Caballero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Largo Caballero
Largo en 1927
Largo en 1927
Persona informo
Francisco Largo Caballero
Naskiĝo 15-an de oktobro 1869 (1869-10-15)
en Madrido
Morto 23-an de marto 1946 (1946-03-23) (76-jaraĝa)
en Parizo
Tombo tombo de Francisco Largo Caballero (1978–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Eloy Gonzalo Street vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio (1893) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Francisco Largo Caballero
Memorigilo Francisco Largo Caballero
Profesio
Okupo politikisto sindikatisto stukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo laborista sindikato vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisco LARGO Caballero (n. la 15-an de oktobro 1869 en Madrido, – m. la 23-an de marto 1946 en Parizo) estis sindikatisto kaj politikisto marksisma de Hispanio, historia estro de la Partido Socialista Obrero Español kaj de la Unión General de Trabajadores. Dum la Hispana Dua Respubliko li estis Ministro pri Laboro (19311933) kaj Prezidanto de la Registaro de Hispanio en 19361937, do ĉefministro.

Biografio

[redakti | redakti fonton]
Francisco Largo Caballero en 1911
Francisco Largo Caballero (sidita) kun Julián Besteiro kaj aliaj du socialistoj en la karcero en 1917
Monumento lia en Madrido

Stukisto en sia metio, Largo Caballero jam partoprenis en la unua striko de laboristoj de la konstruado en la jaro 1890 kaj aliĝis al socialisma partio PSOE en 1894, estante unu el plej efikaj kunlaborantoj de Pablo Iglesias Posse. En 1909 li estis translokigita pro sia kampanjo kontraŭ la Rif-milito. Li estis skabeno, provinca deputito kaj parlamenta deputito. Li partoprenis en la komitato kiu organizis la ĝeneralan strikon de 1917 en Hispanio kaj, post ties malsukceso, li estis kondamnita je porviva mallibereco en la karcero de Kartaĥeno. Tamen li estis liberigita jam venontjare kiam li estis elektita deputito en la tiama balotado. Je la morto en 1925 de Pablo Iglesias, fondinto de la partio, sukcedis lin kun Julián Besteiro estre de ties sindikato, la UGT, kies vicprezidanto li estis (19081918) kaj ĝenerala sekretario (19181932 kaj 19341938).

La striko de 1917 kaj socialistestro

[redakti | redakti fonton]

La 14an de aŭgusto 1917, la tago sekva al la proklamo de ĝenerala striko, la kvar membroj de la Strikokomitato –Largo Caballero kaj Daniel Anguiano ĉe UGT kaj Julián Besteiro kaj Andrés Saborit ĉe PSOE– estis arestitaj. Ili suferis militproceson pro kontraŭŝtata perfido kaj estis kondamnitaj je porviva malliberigo en septembro, kaj senditaj al la prizono de Kartaĥeno. Startis populara kampanjo de solidareco kiu malsukcesis, sed la socialista partio PSOE inkludis ilin en la kandidataro de la Maldekstra Alianco por la balotado de februaro 1918, kaj tiukadre estis elektita la kvaropo kun la veterana socialistestro Pablo Iglesias kaj Indalecio Prieto. Tio devigis la registaron forpardoni ilin la 8an de majo 1918 kaj ili iĝis deputitoj post dek tagoj.[1]

Ekde 1918 Largo estis ĝenerala sekretario de la socialisma sindikato UGT kion li kombinis kun aliaj gravaj postenoj. Tiam li defendis taktikojn de "intervenismo", tio estas partopreno en la ŝtataj institucioj el kiuj li povus agadi en profito de la sociaj demandoj.[2] Aliflanke li celis agadunion kun la anarkosindikatisma CNT. Tamen tiu lasta organizo suferis fortan subpremadon fare de la ŝtataj kaj dungantaj sektoroj ĉefe en Katalunio.[3] Aliflanke Largo kontraŭis la aliĝon de la hispana socialismo en la Tria Internacio kaj en 1921 la plej radikalaj sektoroj socialistaj disiĝis kaj fundis organizojn, kiu poste estos la kerno de la Hispana Komunista Partio (PCE).[4]

En 1923 ekestis la Diktaturo de Primo de Rivera kaj en 1924 Largo akceptis partopreni en la ŝtataj institucioj, kio okazigis krizon en la socialisma partio, ĉar pluraj sektoroj ne akceptis tiun decidon kontraŭ la prestiĝo de la partio.[5] En tiu kunteksto mortis la fondinto de la partio kaj de la UGT, nome Pablo Iglesias, la 9an de decembro 1925. Iliajn postenojn okupis Julián Besteiro, kiu tiam apogis la kunlaboradon kun la Diktaturo.[6] En 1926 la socialistaj estroj akceptis partopreni en diktatura pseŭdoparlamento, kio pligravigis la interna krizo; en 1927 la diktaturo anoncis, ke la kandidatoj ne estos libere elektitaj kaj la socialismaj organizoj malakceptis la ĝistiaman partoprenon, kiu favoris ilin kontraŭ la rivala CNT, kiu estis suferinta persekutadon.[7]

Politika kariero

[redakti | redakti fonton]

Dua Respubliko (1931-1936)

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua Hispana Respubliko.
Largo Caballero en 1931, kun aliaj membroj de la provizora registaro de la Dua Respubliko.

Post la proklamo de la Dua Hispana Respubliko la 14an de aprilo 1931, li estis grava parto de la provizora registaro, okupante la postenon de Ministro pri Laboro, dum du jaroj, kaj tiukadre li regis pri la laborkontraktoj, labordungado, labortempo (40 horojn semajne) kaj la kreago de miksitaj tribunaloj por solvi la laborkonfliktojn, kontraŭ la strategio de [[[rekta agado]] fare de la CNT. Post sia elpostenigo kaj laŭlonge de 1933 Largo radikaliĝis kaj vidis neceson de perfortoj por atingi revolucian situacion: oni nomis lin la "hispana Lenino".[8][9] Tamen estas diversaj interpretoj pri la sincereco de tiu tendencŝanĝo, kio certiĝis post la rompo inter respublikanoj kaj socialistoj kaj malvenko de la maldekstro en la balotado de novembro 1933.

Post la eniro de tri ministroj de la konservisma CEDA en la registaro de la radikala Alejandro Lerroux en oktobro 1934, li plenumis minacon de «socialisma revolucio» se «reakciuloj» estus enpovigitaj kaj li apogis la Revolucion de 1934, kiu malsukcesis tutlande, sed sukcesis dum du semajnoj en Asturio kie funkciis aliancon de ministoj socialistaj, anarkiistaj kaj komunistaj.[10] Li estis enprizonigita el la 14a de oktobro 1934 ĝis la 30a de novembro 1935, kiam lia proceso rezultis senkulpiga pro pruvomanko.[11] Ĉirkaŭ la fino de 1935 plifortiĝis la tendenco al nova maldekstra alianco kun ĉefa celo: liberigo de miloj da malliberigitoj pro la revolucio de 1934.[12][13] Spite la kreskanta plifortigo de kuniĝo inter maldekstruloj kaj maldekstraj respublikanoj, ene de la socialismo restis la dividon inter la pli maldekstraj partianoj de Largo Caballero kaj la pli dekstraj partianoj de Indalecio Prieto. Finfine en la balortado de februaro-marto 1936 venkis la maldekstra Popola Fronto kaj la revoluciema politiko kaj ĉefe la popolaj agadoj pliiĝis, ekzemple en la agrara reformo. La reakciaj sektoroj ne kontentiĝis kaj ekestis komplotoj por agadi kontraŭ la registaro.

Francisco Largo Caballero

Enlanda milito (1936-1939

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hispana Enlanda Milito.

Je la starto de la Hispana Enlanda Milito la 18an de julio 1936, Largo estas la ĉefa estro en la socialisma sektoro kaj klopodas por la rekunigo ene de la socialisma movado. Tiukadre li baraktis ankaŭ por la unuigo de ĉiuj maldekstraj organizoj kiel neceso por bremsi la avancojn de la frankistaj insurekciuloj, serĉante la kunlaboradon de la PSOE ĉefe kun la komunistoj de la PCE kaj de la POUM, siaflanke ege malamikaj inter si. Post la elpostenigo de la registaro de José Giral, la 4an de septembro 1936, jam dum la milito, Largo estis nomumita Ĉefministro (la unua laboristo en tiu posteno en Hispanio), krom Militministro, laŭ kio li baraktis por integri la laboristajn milicojn de la diversaj tendencoj kaj organizoj en unuigitaj disciplinitaj armeaj brigadoj.

Francisco Largo Caballero (nura kun ĉapelo) vizitas la sieĝon al la Alkazaro de Toledo, akompanata de ofiroj kaj milicanoj.

Kvankam li tiukadre sekvis la politikon de PCE kaj de Sovetunio, Largo Caballero ekmalkontentis pri la penoj de tiuj trudi komunistojn en la ŝlosilaj postenoj de la administracio, kaj tial li ekricevis la unuajn malakceptojn de tiuj. Krome, startis malkontento ankaŭ ĝenerale en la respublika zono pro la perdo de Malago kaj sekva humanitara katastrofo (februaro 1937), kaj pro la sukcesa ofensivo de frankistoj en Eŭskio (aprilo 1937), kion profitis la kontraŭuloj de Largo: la PCE kaj la sektoro de la PSOE partia de lia rivalo Indalecio Prieto.

La Majaj Tagoj de Barcelono de 1937, en kiuj la polico kaj la komunistoj batalis kontraŭ la CNT kaj la POUM, ŝanĝis la situacion en la tuta respublika zono. Largo Caballero ne volis subskribi la eksterleĝigon de la POUM kiun Sovetunio kaj komunistoj postulis. Tiukadre la socialistoj de Indalecio Prieto, la komunistoj de la PCE, kaj la maldekstraj respublikanoj kun konsento de la prezidanto Manuel Azaña okazigis registaran krizon kaj la demision de Largo, kiu estis anstataŭita de Juan Negrín, same socialista, sed pli klina al la sovetaj postuloj. Dum la cetero de la milito Largo Caballero protestis kontraŭ la pliigo de la komunisma influo en la respublika registaro, sed li vidiĝis senpovas eĉ ene de sia partio PSOE.

Oficejo de Francisco Largo Caballero, tenita en Alcalá de Henares.

Fine de 1938 Largo loĝis en Barcelono kaj januare 1939 li trapasis la landlimon al Francio kun multaj aliaj rifuĝintoj, kio estis fitraktita de la respublika registaro. Li instaliĝis en malgranda loĝejo en Parizo kun la helpo de samideanoj kaj amikoj. Dum sia restado en Parizo li ne intervenis en la akraj disputoj internaj de socialistoj, nun inter sekvantoj de Negrín unuflanke kaj de Prieto aliflanke. En septembro 1939 startis la Dua Mondmilito kaj liaj konatuloj insistis, ke li forveturu al Ameriko, same kiel aliaj gravaj respublikaj rifuĝintoj (la hispana milito esis fininta en aprilo). Sed li restis en Francio, ĉar li havis du filojn prizonulojn en Hispanio.[14]

Post la invado de Francio fare de Nazia Germanio en majo 1940 Largo Caballero eliris el Parizo la 11 de junio, nur du tagojn antaŭ la eniro de la germanaj trupoj en la ĉefurbo. Kvin tagojn poste Largo translokiĝis al Albi, kie loĝis lia amika samideano Rodolfo Llopis, sed tuj okazis la kapitulaco de Francio kaj la starigo de la kunlaborisma Reĝimo de Vichy de la marŝalo Philippe Pétain. Tiukadre Largo Caballero kaj lia familio estis arestitaj kaj malliberigitaj en malgranda kampardomno je 30 km de Albi, kaj unu monaton poste al domaĉo de Trébas, dek km pli proksime al Albi. En januaro 1941 li estis denove translokigita al Crocq ĉe La Creuse.[15]

La registaro de Meksiko intervenis por rajtigi la forveturon de Largo tien, sed malsukcese. Siaflanke la registaro de Franco prezentis en majo 1941 peton de ekstradicio kontraŭ Largo Caballero ĉe la reĝimo de Vichy, kaj tial li estis enprizonigita la 29an de oktobro en Aubusson kaj poste en Limoĝo; tiuokaze li estis ege fitraktita, spite la fakton, ke li estis preskaŭ sepdekjarulo. La peto de ekstradicio montris lin kiel absolute malakceptebla krimulo, anstataŭ kiel iama politikisto.[16] Oni procesis lin kun la anarkiista estro kaj eksministrino Federica Montseny kaj ambaŭ estis senkulpigitaj. Li estis enhejmigita en Nyons,[17] kie li restis unu jaron ĝis la 20an de februaro 1943, tri monatojn post Nazia Germanio okupaciis ankaŭ la Francion de Vichy, li estis arestita de la Gestapo, kondukita unue al la ĝenerala stabanaro de la Gestapo en Liono, kie li estis pridemandita plej verŝajne de Klaus Barbie, kaj poste al la ĝenerala stabanaro de la Gestapo en Parizo, kie li estis denove pridemandita dum kvin monatoj.

Nazia koncentrejo de Sachsenhausen.

En julio 1943 li estis sendita al Berlino, kie li estis denove pridemandita de la Gestapo, kaj la 31an de julio estis sendita al la nazia koncentrejo de Sachsenhausen, en la provinco Oranienburg, norde de Berlino. Kiel maljunulo, li estis en la tiea malsanulejo, sed tio ne malhelpis, ke li vidis la malhumanecon de la subpremado.[18] Tie li restis preskaŭ du jarojn, ĝis la 24an de aprilo 1945, unu semajno antaŭ la fino de la Dua Mondmilito, pola unuo de la Ruĝa Armeo liberigis la koncentrejon. Largo Caballero estis loĝigita en Berlino dum preskaŭ kvar monatoj dum kiuj «la sovetoj tiomege zorgis lin ke li ege surprizis», ĉar dum la dua parto de la hispana milito ili estis ege fitraktinta lin. Eĉ oni invitis lin viziti Moskvon, kion li malakceptis. La 15an de septembro 1945 li povis flugi al Parizo.[19]

Kontraste kun lia silento en la unuaj monatoj de ekzilo, denove en Parizo, li aktive partoprenis en la polemiko de la respublikanaj ekzilitoj pri la strategio por finigi la frankisman reĝimon, jam venkitaj ties aliancanoj: la faŝisma Italio kaj la nazia Germanio. Li koincidis kun la propono de Indalecio Prieto kiu opiniis maleblan la restarigo de la Respubliko kaj celis nur demokratian konsulton.[20] Tiun iniciaton povis praktiki nur Indalecio Prieto, ĉar fine de januaro 1946 Largo Caballero grave malsaniĝis. Li mortis la 23an de marto 1946.[21] Li estis entombigita la 27an de marto per solena ceremonio (20 000 personoj) kie ĉeestis gravuloj de pluraj tendencoj de la respublika ekzilo. Li estis entombigita en la Tombejo Père-Lachaise, ĉe la Muro de la Federitoj dediĉita al la martiroj de Pariza Komunumo.[22] Nur post tri jardekoj, kiam revenis demokratio en Hispanion, liaj restaĵoj estas translokigitaj tien kaj reentombigitaj en Madrido la 8an de aprilo 1978.[23]

Biografioj

[redakti | redakti fonton]
  • Francisco Largo Caballero (1869–1946), de Pablo Castellano (Tiempo de Historia, nº 9, 1975)
  • La vuelta de Largo Caballero (1) kaj (2), de Pablo Castellano (Triunfo, nº 793, 1978)
  • Speciala suplemento de la ĵurnalo "Público" pri la Dua Hispana Respubliko en sia 80a jariĝo: Protagonistoj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Aróstegui, 2013, pp. 110-111.
  2. Aróstegui, 2013, pp. 127-128.
  3. Aróstegui, 2013, pp. 123-146.
  4. Aróstegui, 2013, pp. 147-157.
  5. Aróstegui, 2013, pp. 180-185.
  6. Aróstegui, 2013, p. 179.
  7. Aróstegui, 2013, pp. 190-192.
  8. Ruiz-Manjón, Octavio (8a de februaro 2013). «Largo Caballero. El tesón y la quimera». El Cultural.
  9. Avilés Farré, 2008, pp. 138-139.
  10. "Prieto, contrabandista de armas", de Francisco I. Taibo. Historia 16, nº 33, januaro 1979
  11. Aróstegui, 2013, pp. 399-400.
  12. Ranzato, 2014, p. 79.
  13. Martín Ramos, 2015, p. 124-125.
  14. Aróstegui, 2013, pp. 672-689 kaj 695.
  15. Aróstegui, 2013, pp. 689-692.
  16. Aróstegui, 2013, pp. 672-700.
  17. Aróstegui, 2013, pp. 699-705.
  18. Aróstegui, 2013, pp. 707-711.
  19. Aróstegui, 2013, pp. 712-714.
  20. Aróstegui, 2013, pp. 737-789.
  21. Aróstegui, 2013, pp. 19-20; 792.
  22. Aróstegui, 2013, pp. 793-795.
  23. «Los restos de Largo Caballero, en el cementerio civil de Madrid». El País. 9a de aprilo 1978

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Aróstegui, Julio (2007). «Largo Caballero y la herencia de Pablo Iglesias». Cuadernos de historia contemporánea (Madrid: Servicio de Publicaciones de la Universidad Complutense de Madrid). ISSN 0214-400X. Arkivita la 21an de aprilo 2013.
  • Aróstegui, Julio (2013). Largo Caballero. El tesón y la quimera. Barcelona: Debate. ISBN 978-84-8306-923-3.
  • Avilés Farré, Juan (2008). «Los socialistas y la insurrección de octubre de 1934». Espacio, Tiempo y Forma, Serie V, Historia Contemporánea (Madrid: Universidad Nacional de Educación a Distancia) 20: 129-157. ISSN 1130-0124. doi:10.5944/etfv.20.2008.1506.
  • Castellano, Pablo (1975). «Francisco Largo Caballero (1869-1946)». Tiempo de Historia 1 (9): 15-28 – vía Universidad de Salamanca.
  • Cabezas, Octavio (2005). Indalecio Prieto. Socialista y español. Madrid: Algaba Ediciones. ISBN 84-96107-45-0.
  • Chalupa, Jirí (2016). «La incontinencia verbal y el fracaso de la II República Española. El discurso político irresponsable y su contribución al estallido de la guerra civil». Romanica Olomucensia 1: 75-91. ISSN 1803-4136.
  • Fuentes, Juan Francisco (2007). «La biografía como experiencia historiográfica». Cercles: Revista d'Història Cultural (Barcelona: Publicacions i Edicions de la Universitat de Barcelona) 10: 37-56. ISSN 1699-7468. doi:10.1344/%25x.
  • Palomares Ibáñez, Jesús María (1986). «Líderes del socialismo castellano Remigio Cabello, fundador de la agrupación socialista de Valladolid (1869-1936)». Investigaciones Históricas: Época moderna y Contemporánea (Valladolid: Universidad de Valladolid) 6: 169-186. ISSN 0210-9425.
  • Rey Reguillo, Fernando (2008). Paisanos en lucha. Exclusión política y violencia en la Segunda República Española. Prezento de Mercedes Cabrera. Madrid: Biblioteca Nueva. ISBN 978-84-9742-904-7.