Dehesa de la Cepeda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dehesa de la Cepeda
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 40° 40′ N, 4° 17′ U40.66666667-4.28333333Koordinatoj: 40° 40′ N, 4° 17′ U [+]
Situo de Dehesa de la Cepeda
Information icon.svg
vdr
Situo de la enklavo Dehesa de la Cepeda (Santa María de la Alameda) en la Madrida Regiono (supre maldekstre, inter la provincoj Segovio kaj Avilo).

Dehesa de la Cepeda estas areo de la Madrida Regiono, (Hispanio), kiu estas tute ĉirkaŭita de la aŭtonoma komunumo Kastilio kaj Leono. Ĝi apartenas al la municipo Santa Maria de la Alameda, samtempe unu el ĝiaj distriktoj.

Ĝi situas ĉirkaŭ 5,6 km de Peguerinos en la provinco Avilo, 6.2 kilometroj el El Espinar, en provinco Segovio, kaj 7,9 km de Santa María de la Alameda, ĉi-lasta en la Madrida Regiono.

Ĝi estas ankaŭ proksime al la municipo de San Lorenzo de El Escorial, kie troviĝas la Monaĥejo de El Escorial.

El Espinar postulis sen sukceso, ke ĉi tiu teritorio fariĝu parto de ĝia municipo. Lastatempe oni efektivigis la limon de la jurisdikcio kun la menciita komunumo de El Espinar.