El Espinar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Espinar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 814  (2023) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 43′ N, 4° 15′ U (mapo)40.718611111111-4.2477777777778Koordinatoj: 40° 43′ N, 4° 15′ U (mapo) [+]
Alto 1 191 m [+]
Areo 204 km² (20 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Espinar (Provinco Segovio)
El Espinar (Provinco Segovio)
DEC
El Espinar
El Espinar
Situo de El Espinar
El Espinar (Hispanio)
El Espinar (Hispanio)
DEC
El Espinar
El Espinar
Situo de El Espinar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Espinar [+]
vdr

El Espinar [elespiNAR] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco, la komarko de Segovio kaj ĉe la Sierra de Guadarrama. La loknomo El Espinar estas etimologie komprenebla kiel La Kratagejo, alude al abunda kratago aŭ aliaj dornohavaj plantoj.

La municipo estas formata de loĝlokoj El Espinar, San Rafael, La Estación de El Espinar, Los Ángeles de San Rafael, Gudillos kaj Prados.

El Espinar en la provinco Segovio.
San Rafael kaj La Estación.
Preĝejo de Sankta Eŭtropio.
Ties pordego.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 205,10 km² (dua plej granda en la provinco) kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 9 476 loĝantojn, el kiuj 5 000 en El Espinar mem. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male pro sia strategia loko inter Segovio kaj Madrido kaj taŭga areo por feritempo ĝi akiris pli ol 7 000 loĝantoj el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 31 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj 64 km de Madrido; limas kun municipoj Navas de San Antonio, Vegas de Matute, Otero de Herreros, Navas de Riofrío, Ortigosa del Monte, La Losa, Real Sitio de San Ildefonso, Cercedilla (Madrid), Los Molinos, Las Navas del Marqués (Ávila), Peguerinos (Ávila), Santa María de la Alameda, Madrid, Peguerinos (Ávila) kaj Guadarrama.

San Rafael estas ĉe la deklivaro al la montopasejo Alto del León. La altitudo de El Espinar inter 1050 kaj 2169 m, kaj averaĝe 1200 m super marnivelo, havigas specialan klimaton, malvarmeta somere kaj malvarma vintre, kio altiras loĝantojn kaj vizitantojn ĉefe el Madrido, speciale al San Rafael, Los Ángeles de San Rafael, kaj aliaj novaj kvartaloj en la zono de La Estación de El Espinar.

Loĝlokoj[redakti | redakti fonton]

San Rafael en 2013 havis 2 602 loĝantojn. Ĝi estis kreita kiel gastejo kaj haltejo survoje el Madirdo al la Reĝa Palaco de La Granja de San Ildefonso. La feritempa tradicio de San Rafael estis ege helpita fine de la 1960-aj jaroj per la konstruado de enorma rezidejaro Los Ángeles de San Rafael, je 2 km de San Rafael, kiu nun havas pli ol 3 000 vilao. Krome oni konstruis distran akvorezervejon. En 1975 oni konstruis rezidejaron Las Praderas kaj komence de la 1980-aj jaroj oni konstruis tiun de Campoverde.

En 1888 oni malfermis fervojan stacion por la linio el Madrido al Segovio; ĉirkaŭe disvolviĝis setlejo kaj poste eĉ fabrikoj, nun fermitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la ermitejo de Sankta Dominiko.
Ermitejo de Kristo Kaloko.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1103. En 1297 oni havigis al El Espinar la juran sendependecon disde la urbo Segovio, kio estis konfirmita en 1300 de Fernando la 4-a. En 1317 oni renovigis la sendependigan dokumenton kun pli da rajtoj, kion konfirmis Alfonso la 11-a en 1337. Poste, en 1368 oni havigis novan dokumenton kun pli da rajtoj. En 1417 oni pliigis la municipajn limojn.

En la 18-a jarcento oni produktis lanon el 74 000 ŝafoj kaj estis pli ol 35 palacoj. La Milito de Hispana Sendependiĝo rezultis en gravaj damaĝoj, malpliigo kaj ŝanĝo el lanekonomio al forstado. En la komenco de la 20-a jarcento turismo iĝis ĉefa aktiveco. Dum la tuta Hispana Enlanda Milito la montarpinto iĝis fronto: la respublikanoj domiis la madridan deklivaron, dum la frankistoj la segovian; el tiu epoko restis militspuroj.

La 15an de Junio 1969, 58 personoj mortis kaj 150 vundiĝis pro falo de la tegmento de konstruaĵo en kiu okazis bankedo en Los Ángeles de San Rafael.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis malmulto da agrikulturo (legomoj kaj terpomoj), brutobredado (ŝafoj), forstado kaj minado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun turismo, gastigado, konstruado kaj tiel plu. Gravas piedirado tra naturaj lokoj. El vizitindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Eŭtropio, la preĝejo de Sankta Rafaelo, ermitejoj, la baroka preĝejo de Sankta Isabel kaj diversaj palacoj. En la areo oni filmis partojn de kelkaj filmoj, inter kiuj menciendas El laberinto del fauno kun partopreno de Esperanto Filmoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]