Demis Roussos
Demis Roussos | |
---|---|
Demis Roussos
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Artemios Ventouris Roussos |
Naskiĝo | 15-an de junio 1946 en Aleksandrio |
Morto | 25-an de januaro 2015 (68-jaraĝa) en Ateno |
Deveno | Ŝablono:Flagicon Aleksandrio, Egiptio |
Ĝenroj | Progresiva roko Popmuziko Monda muziko Pop-Folka muziko |
Profesio | kantisto |
Instrumentoj | basgitaro, piano, buzuko, trumpeto, kontrabaso |
Tipo de voĉo | tenoro |
Aktivaj jaroj | 1963 – 2015 |
Parencaj temoj |
Aphrodite's Child Vangelis The Idols |
Retejo | Demis Roussos |
Signifa instrumento | |
Fender Precision Bass | |
Demis ROUSSOS estis greka kantisto (naskiĝinta la 15-an de junio en la jaro 1946 en Aleksandrio en Egiptio kaj mortinta en 25-a de januaro 2015 en Ateno), posedanto de karakteriza tenoro. En Ateno li finstudis ludadon je trumpeto kaj kontrabaso, sed li kapablis ludi ankaŭ je pluaj instrumentoj - piano, gitaro kaj buzuko. En la jaroj 1963 - 1972 li estis membro de grupo Aphrodite's Child. (Ili agadis ekde la jaro 1968 ĉefe en Parizo.) Poste li dediĉis sin al soloa kariero kun melodia kantilena repertuaro, ofte kun elementoj de balkana kaj alia folkloro.
Demis Roussos en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento realiĝis en angle parolanta regiono, krom alia pro furorkantoj Happy To Be An Island Sun, Forever And Ever kaj When Forever Has Gone. Komence de la 80-aj jaroj estis markebla ŝovo al pli intelekta rok-muzika kreado. En kelkaj ludaĵoj partoprenis ankaŭ Vangelis, iama kunludanto de Roussos.