Demo
Aspekto
Demo[1] estas muzike popola aŭ teknika slanga, neformala mallongigo de demonstro (fakte demonstra vid- aŭ sonbendo, gramofon-, lumdisko aŭ lumdiskego aŭ malnove muzikkasedo). Ĝi estas skiza prezento de artista muzikverko, ofte destinita al produktisto aŭ muzikeldonejo. La ricevinto tiam povas prijuĝi la stilon, la kvaliton, kaj eventuale konsili kaj plibonigi la version kun la kreintoj. Demonstra kanzono, male al albuma kanzono, emas esti nerafinita ĉar farita tre rapide. Kelkfoje eblas aŭdi flustrojn kaj ceterajn fonsonojn. Se fine la "demo" estas akceptita, la artisto eventuale registras ĝin unufoje plu, kun pli da rafineco. Kaze de cenzuro, la artisto devas nuligi la ŝokantan parton.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La vorto konsiderindas neoficiala muzika kaj kina slangaĵo. PIV kaj aliaj vortaroj kiel ekszemple la "Reta Vortaro" ne konfirmas ekziston de la vorto. Eblus konsideri ĝin slanga vorto ne el Esperanto sed el iuj naciaj lingvoj (ekzemple en la angla, ĉeĥa, dana, franca, germana, indonezia, itala, nederlanda, pola, portugala, sveda) - ĉar en tiuj lingvo dokumentiĝas la vorteto en vortaroj. Sed eble konvinka ekstera referenco pri dokumentiĝo de la vorto simple ankoraŭ ne troviĝis, ekde kiam tiu ĉi teksto verkiĝis en aprilo 2008, antaŭ 17 jaroj.