Departamento Administrativo Nacional de Estadística

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Departamento Administrativo Nacional de Estadística aŭ DANE (Administracia Nacia Servo pri Statistiko) estas institucio de Kolombio fondita en 1953 kiu havas kiel celon la produktadon kaj disvastigadon de esploroj kaj statistikoj pri industriaj, ekonomikaj, agrikulturaj, loĝantaraj kaj pri vivnivelo aspektoj survoje al subteno por la politikaj decidoj fare de la registaro de la lando.[1] Ĝia ĉefa sidejo estas situa en la Centro Administrativo Nacional (CAN, Nacia Administracia Centro), okcidente de la centro de Bogoto.

Ĝi dependas de la plenuma branĉo de la povo, tio estas precize de la Prezidento de la Kolombia Respubliko. Ĝi faras popolnombradon ĉiun dekan jaron.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. DANE. «Acerca del DANE .». [1] Konsultita la 4an de Februaro 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]