Departemento Lempira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Departemento Lempira
Departemento
departemento de Honduro [+]

LandoHonduro

ĈefurboGracias
- koordinatoj15° N, 89° U (mapo)14.588955555556-88.581355555556Koordinatoj: 15° N, 89° U (mapo) [+]
Areo4 228 km² (422 800 ha) [+]
Loĝantaro321 179 [+] (2013)

HorzonoUTC-06:00 [+]
ISO 3166-2HN-LE

Departemento Lempira (Tero)
Departemento Lempira (Tero)
Situo de departemento Lempira

Departemento Lempira (Honduro)
Departemento Lempira (Honduro)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Lempira Department [+]
vdr
Lepaera, Lempira

Departemento Lempira estas unu el la 18 departementoj de Honduro, Centra Ameriko, troviĝante en la okcidenta parto de tiu lando, kiu limiĝas al Salvadoro. Ĝin oni nomis departemento Gracias ĝis 1943, kaj la departementa ĉefurbo estas Gracias.

En la kolonia erao, Gracias estis frua grava administra centro por la Hispanoj. Ĝi iom post iom perdis sian gravecon al Antigvo, en Gvatemalo. La departemento estas nomita pro Lempira, tiea ĉefulo de la indiĝenaj Lenkoj, kiuj batalis kontraŭ la Hispanaj konkeristoj en la frua 16-a jarcento.

Lempira estas monta departemento, kaj ĝi estas iom izola el la cetero de la lando. La plej alta monto en Honduro, Cerro de las Minas, situas en Lempira. Opalojn oni minas proksime al la urbo Opatoro.

La departemento kovras areon de 4 290 km², kaj en 2005 havis taksitan popolnombron de 277 910.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

  1. Belén
  2. Candelaria
  3. Cololaca
  4. Erandique
  5. Gracias
  6. Gualcince
  7. Guarita
  8. La Campa
  9. La Iguala
  10. Las Flores
  11. La Unión
  12. La Virtud
  13. Lepaera
  14. Mapulaca
  15. Piraera
  16. San Andrés
  17. San Francisco
  18. San Juan Guarita
  19. San Manuel Colohete
  20. San Marcos de Caiquín
  21. San Rafael
  22. San Sebastian
  23. Santa Cruz
  24. Talgua
  25. Tambla
  26. Tomalá
  27. Valladolid
  28. Virginia