Der Hirt auf dem Felsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
„Der Hirt auf dem Felsen“. Montserrat Alavedra i Comas (soprano), William McColl (klarneto) kaj Joseph Levine (piano)

Der Hirt auf dem Felsen (D 965) estas komponaĵo de Franz Schubert (oktobron/novembron de 1828) laŭ du poemoj de Wilhelm Müller kaj unu poemo de Karl August Varnhagen von Ense.[1]

Ekestohistorio[redakti | redakti fonton]

Der Hirt auf dem Felsen (D 965, oktobron/novembron de 1828) – originala mansktribaĵo de Schubert

Per perado de sia kolego Johann Michael Vogl la viena sopranistino Anna Pauline Milder-Hauptmann intertempe laboranta en Berlino estis kontaktinta en 1824 kun Schubert, tiam en 1825 unuafoje prezentinta je Berlino plurajn el liaj lidoj – Die Forelle, Suleika II kaj Erlkönig – kaj petinta lin komponi por ŝi kaj operon taŭgan por ŝi kaj ankaŭ lidojn. Per perantoj ŝi sciigis lin, ke ŝi interesiĝas aparte pri granda plurparta kantosceno, je kio ŝia modelo estis Gruß an die Schweiz[2] de Carl Blum, kiu siaflanke tuj aludis al unu el ŝia plej popularaj roloj, Emmeline en Die Schweizer Familie de Joseph Weigl[3], kantteatraĵo, kiun Schubert jam infanaĝe estis ekkoninta dum unu el siaj unuaj opervizitoj entute. Milder proponis al Schubert für ihrepor sia mendata komponaĵo diversajn poemtekstojn, kelkajn el ili jam ŝia fratino Jeanette Bürde estis muzikiginta.

Nur post plurfojaj demandadoj de la kantistino, ekzemple ankoraŭ en aŭtuno de 1828 ĉe Ignaz Franz von Mosel, Schubert decidiĝis, ekpreni la ideon de la sceno. Do ekestis komponaĵo daŭra proksimume 12 minutojn por kantvoĉo (soprano, ankaŭ knabosoprano aŭ tenoro), deviga klarneto (en la unua presaĵo alternative violonĉelo[4]) kaj piano. La titolon Schubert verŝajne mem elektis, kaj li elprenis la tekston el tiuj poemeldonoj de Wilhelm Müller (Gedichte aus den hinterlassenen Papieren eines reisenden Waldhornisten, Bde. 1&2, Dessau 1826), al kiuj li ankaŭ dankis la tekstojn por Schönen Müllerin kaj Winterreise, samkiel el Vermischten Gedichten de Varnhagen (Heidelberg 1816).[5]

Prezentohistorio[redakti | redakti fonton]

La unua prezentado fare de mendinto Milder, kiu ricevis per la frato de Schubert, Ferdinand, en 1829 kopion de la muzikigo, okazis la 10-an de februaro 1830 en la Domo de Nigrakapoj je Rigo[6]. La 21-an de marto sekvis unuaj prezentadoj en Vieno (fare de Caroline Achten) kaj la 14-an de decembro en Berlino (fare de Milder).[7]

Sonregistraĵoj ekzistas de multaj famaj sopranistinoj samkiel de knabosoprano Max Emanuel Cencic kaj de kontratenoro Bejun Mehta.

Tekstomodeloj kaj formo[redakti | redakti fonton]

La lido estas ordigita en tri pli longajn partojn. Komence okazas en B♭-maĵoro post detala antaŭludo de la instrumentoj elegiaj sonoj kiel pianakompanata dueto inter la paŝtisto kaj sia ŝalmo – teksto el la poemo Der Berghirt (la montara paŝtisto) de Wilhelm Müller ([1]):

Wenn auf dem höchsten Fels ich steh’,
In’s tiefe Tal hernieder seh’,
Und singe.

Fern aus dem tiefen dunkeln Tal
Schwingt sich empor der Widerhall
Der Klüfte.

Je weiter meine Stimme dringt,
Je heller sie mir wieder klingt
Von unten.

Mein Liebchen wohnt so weit von mir,
Drum sehn’ ich mich so heiß nach ihr
Hinüber.

Kiam mi staras sur la plej alta roko,
Vidante malsupren en la profundan valon,
Kaj kantas.

De fore el la profunda malhela valo
Supren svingiĝas la resono
De la rokfendoj.

Ju pli malproksimen puŝiĝas mia voĉo,
Des pli hela al mi ĝi resonas
De malsupre.

Mia karulino loĝas tiel for de mi,
Pro tio mi arde sopiras ŝin
Al ŝi.

Sekvas kontrasta rezignema mezparto en g-minoro, modulanta trans A♭-maĵoro, a-minoro nach G-maĵoro – teksto el la poemo Romanze (romanco) resp. Nächtlicher Schall (nokta sono) de Varnhagen ([2]):

In tiefem Gram verzehr’ ich mich,
Mir ist die Freude hin,
Auf Erden mir die Hoffnung wich,
Ich hier so einsam bin.

So sehnend klang im Wald das Lied,
So sehnend klang es durch die Nacht,
Die Herzen es zum Himmel zieht
Mit wunderbarer Macht.

En afliktego mi konsumiĝas,
For estas al mi ĝojo,
Surtere foriĝis al mi la espero,
Ĉi tie mi estas tiel soleca.

Tiel sopira sonis en la arbaro la kanto,
Tiel sopira ĝi sonis tra la nokto,
Altiras la korojn al la ĉielo
Per mirinda povo.

Finfine ĉi tiu antaŭlasta komponaĵo de Schubert finiĝas per virtuoza strofo denove en B♭-maĵoro – teksto el la poemo Liebesgedanken (ampensoj) de Wilhelm Müller ([3]):

Der Frühling will kommen,
Der Frühling, meine Freud’,
Nun mach’ ich mich fertig
Zum Wandern bereit.

Alvenos printempo,
printemp', mia ĝoj’,
Nun mi do pretigos,
Preta por migri.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ke oni ĝis nun ĉiam denove kaj erare nomas Helmina von Chézy kiel verkistinon de ĉi tiuj versoj, originas en la Schubert-verkregistro de Gustav Nottebohm el 1874, en kiu li atribuis al ŝi la kompletan tekston. Kiam tamen Müller diskoniĝis kiel tekstverkinto kaj nur ok versoj ne estis dokumenteblaj ĉe li, oni kroĉiĝis sen pluaj indikoj je la tezo, ke Chézy estus partopreninta la tekstverkadon. Komparu M. k. L. Schochow: Franz Schubert. Die Texte seiner einstimmig komponierten Lieder und ihre Dichter, Hildesheim 1974, vol. 2 , p. 410sj. Ankaŭ oni konsideris Ŝuberton mem kiel verkinto de la ok versoj: La tezo de Friedrich Dieckmann tekstis proksimume jene: "Schubert mem verkas al si la versojn kaj enmetas ilin [...] en la strofojn de Wilhelm Müller: [...]". Komparu lian traktaĵon "Nachthelle. Figuren des Einverständnisses in Schuberts Werk", en: F. Dieckmann, Die Freiheit ein Augenblick. Texte aus vier Jahrzehnten. Theater der Zeit (= Literaturforum im Brecht-Haus. Recherchen 10), Berlino 2002, p. 71.
  2. Pli malfrue ŝi prezentis la du verkojn ankaŭ en la sama koncerto, komparu T. G. Waidelich: Franz Schubert. Dokumente 1817-1830 (Tutzing 1993) resp. la komentan olumon de Ernst Hilmar (Tutzing 2003), Dok. 777a.
  3. T. G. Waidelich: Zur Rezeptionsgeschichte von Joseph Weigls „Schweizer Familie“ in Biedermeier und Vormärz. En: Schubert : Perspektiven 2 (2002), samloke pri A. Milder kaj "Hirt" pj. 208–232.
  4. Franz Schubert. Dokumente 1817-1830 (Tutzing 1993) resp. komenta volumo (Tutzing 2003), Dok. 777, 783, 784a, 785.
  5. Kiel romanco en: Musenalmanach auf das Jahr 1804. Eld. de Adelbert von Chamisso kaj K. A. Varnhagen. Lepsiko 1804, p. 60s. kiel Nächtlicher Schall en: Vermischte Gedichte von K. A. Varnhagen von Ense. Vol. 1, Frankfurto ĉ. M. 1816, S. 15s.
  6. T. G. Waidelich: Anna Milder-Hauptmann und Der Hirt auf dem Felsen. In: Schubert 200. Katalog der Ausstellung auf Schloß Achberg [...], Heidelberg 1997, pj. 165–167 (kun faksimilo).
  7. Franz Schubert. Dokumente 1817-1830 (Tutzing 1993), Dok. 768, 769, 787, 789, 790, 791.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christian Ahrens: Schuberts „Der Hirt auf dem Felsen“ D 965 – Lied, Arie oder ‚Duett’? En: Schubert:Perspektiven 5 (2005), pj. 162–182.
  • Till Gerrit Waidelich: „Der letzte Hauch im Lied entflieht, im Lied das Herz entweicht!“ – Varnhagens Nächtlicher Schall als letzter Baustein zum Hirt auf dem Felsen. En: Schubert:Perspektiven 8 (2010), pj. 237–243.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]