Der junge Törless (filmo)
Der junge Törless | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Der junge Törless |
Originala lingvo | germana lingvo |
Kina aperdato | 1966 |
Ĝenro | drama filmo, samseksemeca filmo |
Kameraado | Franz Rath |
Reĝisoro(j) | Volker Schlöndorff |
Produktisto(j) | Louis Malle |
Scenaro | Herbert Asmodi • Volker Schlöndorff • Robert Musil |
Loko de rakonto | Aŭstrio |
Muziko de | Hans Werner Henze |
Rolantoj | Mathieu Carrière • Lotte Ledl • Barbara Steele • Herbert Asmodi |
IMDb | |
Der junge Törless (Esperante: La juna Törless) estas germana filmo de Volker Schlöndorff, aperinta en 1966.
Temo
[redakti | redakti fonton]La rakonto okazas en la komenco de la 20-a jarcento. La juna Törless, adiaŭas sian patrinon, kaj aliras pensionaton kiel nova lernanto. Malnova lernanto, nomita Beineberg, inicas lin al la solaj distraĵoj de la loko: gastejo kaj prostituitino. Tamen li restas pli spektanto ol partoprenanto - tio ĉe li estas karakteriza trajto kiel montriĝos pli poste. Iun nokton, lernanto Basini, kiu ŝuldas monon al pluraj kunlernantoj, frakasas la seruron de ŝranko kaj ŝtelas monon de Beineberg. Tion ekscias lernanto Reiting, kiu minacas Basini'n ĉion malkaŝi por eksigi lin el la pensionato. Kompense, Basini devos obei al li kaj fari ĉion kion li ordonos. Nokte, Reiting kaj aliaj kunuloj devigas lin iri en la subtegmenton kaj persekutas lin. Törless observas la kruelecon kaj masoĥismon de Reiting kontraŭ Basini. La sola priokupo de Törless estas kompreni la imaginarajn nombrojn instruitajn de la instruisto de matematiko - sed mankas al li sufiĉa imago kaj emocio kiel jam montriĝis dum la persekuta sceno. En la fino, Törless forlasas la pensionaton, konstatinte malbonfaron li tamen volas nek ĉesigi ĝin, nek partopreni ĝin.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Der junge Törless
- Lingvo: Germana lingvo
- Reĝisoro: Volker Schlöndorff
- Scenaro: Volker Schlöndorff kaj Herbert Asmodi, adaptita de romano de Robert Musil, Die Verwirrungen des Zöglings Törleß
- Produktado: Franz Seitz por Franz Seitz Filmproduktion (Germanio); Nouvelles Éditions de Films (Francio)
- Muziko: Hans Werner Henze
- Foto: Franz Rath
- Muntado: Claus von Boro
- Dekoroj: Maleen Pacha
- Formato: Nigra-blanka - Monofonia
- Daŭro: 87 minutoj
- Aperdato: 20-a de majo 1966
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Mathieu Carrière: Thomas Törless
- Bernd Tischer: Beineberg, ŝtelita lernanto
- Fred Dietz: Reiting, unua persekutanto de Basini
- Marian Seidowsky: Anselm von Basini, viktimo
- Lotte Ledl: Gastejestrino
- Barbara Steele: Bozena, prostituitino
- Jean Launay: Instruisto de matematiko
- Hanna Axmann-Rezzori: Patrino Törless
- Herbert Asmodi: Patro Törless
- Fritz Gehlen: Direktoro
Rekompencoj
[redakti | redakti fonton]- 1966: Festivalo de Cannes: Premio de Internacia Recenzo - FIPRESCI