Deronje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deronje situas en la mapo en la verda municipo
Katolika preĝejo de Deronje
Ortodoksa preĝejo de Deronje

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Deronje, serbe Дероње, hungare Dernye, germane Dornau estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Okcidenta Baĉka en municipo de Odĵaci.

Situo[redakti | redakti fonton]

Deronje situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Odĵaci-Baĉka Palanka.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. En 1910 loĝis en Dernye 2668 da homoj, (860 germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, al distrokto de Hódság, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. Poste la germanoj estis deportitaj. En 2002 loĝis en Deronje 2847 da homoj, (serboj 2458 (86 %), ciganoj 307 (11 %), kroatoj 14 (0.5 %), hungaroj 13 (0.5 %) kaj aliaj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]