Dev Patel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dev Patel
Persona informo
Dev Patel
Naskiĝo 23-an de aprilo 1990 (1990-04-23) (34-jaraĝa)
en Harrow
Religio hinduismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Whitmore High School vd
Familio
Amkunulo Freida Pinto vd
Profesio
Okupo aktoro • taekwondo athlete • filmaktoro • televida aktoro • filmreĝisoroscenaristo vd
Aktiva dum 2006– vd
Verkado
Verkoj Lion ❦
The Last Airbender ❦
The Personal History of David Copperfield ❦
Slumdog Millionaire ❦
The Best Exotic Marigold Hotel ❦
The Second Best Exotic Marigold Hotel ❦
The Man Who Knew Infinity ❦
Omoide poroporo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dev PATEL (23a de Aprilo 1990) estas brita aktoro. Li ekkarieris ludante la rolon de Anwar Kharral en la poradoleskula dramo de la kanalo E4 nome Skins (2007). Lia elrompo okazis per la ĉefa rolo de Jamal Malik en la dramo de Danny Boyle nome Slumdog Millionaire (2008),[1] pro kiu Patel estis nomumita por la premio de BAFTA por la Plej Bona Aktoro.[2]

La kariero de Patel sekvis per ĉefaj roloj en la komedi-dramoj The Best Exotic Marigold Hotel (2011) kaj en la sekvaĵo The Second Best Exotic Marigold Hotel (2015) kaj en la agadfilmo Chappie (2015), kaj per duaranga rolo en la serio de HBO nome The Newsroom (2012–2014). Pro sia ludado kiel Saroo Brierley en la dramo Lion (2016), Patel ricevis la premion BAFTA kaj estis nomumita por la Oskar-premio al la Plej Bona Duaranga Aktoro. Ekde tiam li stelulis en la sendependaj filmoj Hotel Mumbai (2018), The Personal History of David Copperfield (2019), kaj The Green Knight (2021).

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2008 Slumdog Millionaire, Jamal Malik
  • 2010 The Last Airbender, Prince Zuko
  • 2011 The Best Exotic Marigold Hotel, Sonny Kapoor
  • 2012 About Cherry, Andrew
  • 2014 The Road Within, Alex
  • 2015 The Second Best Exotic Marigold Hotel, Sonny Kapoor
  • 2016 The Man Who Knew Infinity, Srinivasa Ramanujan
    • Lion, Saroo Brierley
  • 2018 Hotel Mumbai, Arjun
    • The Wedding Guest, Jay
  • 2019 The Personal History of David Copperfield, David Copperfield
  • 2021 The Green Knight, Gawain
  • 2023 The Wonderful Story of Henry Sugar, Dr. Chatterjee / John Winston
    • Poison, Woods
    • Monkey Man

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Dev Patel on the Struggle of Finding Roles After 'Slumdog Millionaire'". ABC News. Alirita la 20an de Majo 2020.
  2. Moore, Matthew (15a de Januaro 2009). "Baftas 2009: Slumdog Millionaire nominated for 11 awards as Oscars momentum builds". The Daily Telegraph. ISSN 0307-1235. Arkivita el la originalo la 11an de Januaro 2022. Alirita la 20an de Majo 2020.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dev Patel en la angla Vikipedio.