Devon (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Devon-insulo)
Devon
Truelove Lowlands Devon Island.jpg

AkvejoArkta oceano
InsularoInsuloj de Reĝino Elizabeto

Supermara alteco1 920 m [+]
Koordinatoj75° 8′ N, 87° 51′ U (mapo)75.133333333333-87.85Koordinatoj: 75° 8′ N, 87° 51′ U (mapo)
Ĉefa lokoDundas Harbour historie
- koordinatoj75° 8′ N, 87° 51′ U (mapo)75.133333333333-87.85Koordinatoj: 75° 8′ N, 87° 51′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoDevon Ice Cap
- alteco1 920 m
Areo55 247 km² (5 524 700 ha) [+]

Loĝantaro0


Devon
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Devon Island [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La Devon-insulo
Devon-insulo kun Haughton-kratero
satelita foto

La insulo Devon (angle Devon Island) estas la due plej granda insulo de la Insuloj de Reĝino Elizabeto kaj la 27e plej granda insulo en la mondo kaj apartenas al teritorio Nunavuto, Kanado. Ĝin najbaras Insulo Ellesmere en la nordo, Bafina insulo sude. Ĝi havas la surfacon de 55.247 km² kaj estas la plej granda neloĝata insulo de la Tero. La orienta triono de la insulo estas kovrita per glacikovraĵo kun diko de 500-700 m.

La insulon malkovris en 1616 William Baffin kaj nomumis ĝin William Edward Parry al Nord-Devono, post la angla graflando Devon).

Pro ĝi alto kaj la norda situo, sur la insulo apenaŭ kreskas vegetaĵo kaj vivas pli altaj vivformoj (ovibovoj kaj lemingoj). La precipitaĵo estas tre malgranda.

La insulo estas konata pro la Haughton-kratero (krater-lago) kiu estiĝis antaŭ ĉirkaŭ 23 milionoj da jaroj por impakto de meteorito. Ĝi havas la diametron de ĉirkaŭ 20 km.

La setlejo Dundas Harbour ĉe la suda brodo estas hodiaŭ forlasita.

La Mars Society, NASA uzis la insulon por elprovi teknologiojn, izolitan vivon, uzeblajn iam sur la Marso.