Dezső Kiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Kiss
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1929 (1929-01-15)
en Debrecen
Morto 24-an de junio 2001 (2001-06-24) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Dezső KISS [deĵO kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Dezső, ruse Dezse Kis/Деже Киш, estis hungara fizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1985).

Dezső Kiss [1] naskiĝis la 15-an de januaro 1929 en Debrecen. Li mortis la 24-an de junio 2001 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Kiss ricevis diplomon en universitato de Debrecen en 1952. Li eklaboris en fizika instituto en Budapeŝto. En 1957 li komencis instrui en ELTE. Inter 1960-1963 li laboris en Kuna Instituto por Atomfizika Esploro de Dubna. En 1966 li doktoriĝis el fiziko. Inter 1967-1969 li esploris en universitata instituto en Kopenhago, en 1975 same en Genf. Poste li revenis al Dubna, kie estis vicdirektoro, baldaŭe direktoro. Li okupiĝis precipe pri partikla fiziko, nuklea fiziko, muonoj, neŭtronoj, pionoj. Ekde 1989 li redaktis fakrevuon Eĉaja (Эчая). Li ricevis akademiajn premiojn en 1965 kaj 1973.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Neutronfizika (1971)
  • Egy láthatatlan részecske, a neutrínó (Nevidebla ero, la neŭtrino), (1981)
  • Atomfizika (1994)

Fontoj[redakti | redakti fonton]