Dezső Winkler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Winkler
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1901 (1901-07-11)
en Tét
Morto 7-an de oktobro 1985 (1985-10-07) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Dezső Winkler [deĵO vinkler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Winkler Dezső (naskiĝis la 11-an de julio 1901 en Tét, mortis la 7-an de oktobro 1985 en Budapeŝto) estis hungara inĝeniero. [1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Winkler frekventis gimnazion en Győr, poste li akiris diplomon en Brno en 1925. Post siaj studoj li eklaboris en fabriko pri vagonoj kaj aŭtoj en Győr. Komence li okupiĝis pri aŭtoj produktitaj laŭ eksterlandaj permesoj, poste li projektis memstarajn tipojn. Lia plej sukcesa kreo estis la armea ŝarĝaŭto "Rába Botond". Inter 1936 kaj 1948 li estis ĉefinĝeniero. Dum la nazia erao li estis deklarita trudlaboristo, tamen li povis labori plu, ja liaj projektoj servis la armeon. Tamen en 1945 li estis deportita al Nazia Germanio, kie li sukcese rifuĝis. En 1948 li jam laboris en Budapeŝto, kie post jaroj li fondis instituton pri veturiloj, poste li estis institutestro. En 1968 li pensiuliĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1951.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Korszerű járműmotorok szerkezeti felépítése (1952)
  • Gázmotorok feltöltése (1954)

Fontoj[redakti | redakti fonton]