Saltu al enhavo

Die Fantastischen Vier

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Die Fantastischen Vier
Persona informo
Profesio
Aktiva dum 1986– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Die Fantastischen Vier [di fanˌtastɪʃən ˈfiːɐ̯], konataj ankaŭ kiel Fanta 4, estas grupo de hiphopo de Stuttgart (Germanio). Iliaj membroj estas Michael Bernd Schmidt alinome Smudo, Andreas Rieke alinome And.Ypsilon, Thomas Dürr alinome "Thomas D, el Portero" kaj Michael 'Michi' Beck alinome Dee Jot Hausmarke. Ili estis de la unuaj germanaj grupoj de repo kiu uzis la germanan en sia vortumado.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la fino de la 1980-aj jaroj, Rieke kaj Schmidt formis la "finan teamon", al kiu Dürr kaj Beck aliĝis en 1989. Laŭ la nomo Die Fantastischen Vier (La kvar fantastuloj) ili ekfaris germanlingvan hiphopon, aŭ kiel ili mem diris, Deutschen Sprechgesang (germana parolkanto), kiu tuj populariĝis en Germanio. Tamen estis ankaŭ aliaj artistoj kiuj estis farintaj hiphopon antaŭ ili, kiel por ekzemplo Advanced Chemistry de Hajdelbergo, estis Die Fantastischen Vier kiuj atingis unuan sukceson en la listoj pere de ilia unuopaĵo de 1992 "Die da?!", de la albumo 4 Gewinnt, atingante rangon 2an en Germanio kaj rangon 1an en Aŭstrio kaj Svisio.

Vojaĝinte al Los-Anĝeleso fine de la 1980-aj jaroj, la grupo konstatis la mankon de konekto en la luktoj de "la malriĉaj nigruloj usonaj kaj la mezklasaj blankuloj de Germanio",[1]​ kaj klopodis konscie por apartiĝi de la tipa stereotipa usona hiphopo, reagante forte antaŭ la parolaj atakoj de aliaj germanaj supozitaj repistoj. En la albumoj kiuj sekvis post 4 Gewinnt, la bando maturiĝis kaj progresis al stilo pli seriozas kaj filozofia.

La bando atingis grandan sukceson dum la 1990-aj jaroj, kiam ili produktis la unuopaĵon Die Da?! en 1992. Krom la laboroj de la grupo, Thomas D, Hausmarke kaj And.Ypsilon produktis soloajn albumojn kaj la kvaropo havis sian propran televidan programon.

Pere de la enspezoj ricevitaj el sia laboro la bandanoj kreis hiphopan kaj vegetaran komunumon MARS Kommune, proksime al Kolonjo.[2]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1991 Jetzt geht's ab!
  • 1992 4 Gewinnt
  • 1993 Die 4. Dimension
  • 1994 Megavier
  • 1995 Lauschgift
  • 1996 Live und direkt
  • 1999 4:99
  • 2000 MTV Unplugged
  • 2003 Live in Stuttgart
  • 2004 Viel
  • 2005 Viel live
  • 2005 Best of 1990-2005
  • 2007 Fornika
  • 2010 Für dich immer noch Fanta Sie

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Brown, Timothy S. “‘Keeping it Real’ in a Different ‘Hood: (African-) Americanization and Hip-hop in Germany.” En The Vinyl Ain’t Final: Hip Hop and the Globalization of Black Popular Culture (vinilo ne estas la fino: hiphopo kaj la tutmondiĝo de la nigrula popola kulturo), eld. de Dipannita Basu kaj Sidney J. Lemelle, pp. 137-50. Londono.
  2. J3TLAG| Hip-Hop Commune Arkivita la 27an de oktobro 2006 en Wayback Machine.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Die Fantastischen Vier en la hispana Vikipedio.