Dikbeka grundokolombo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Trugon terrestris (Gray, 1849) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Dikbeka grundokolombo (Trugon terrestris) estas tre specifa birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi estas monotipa specio ene de la genro Trugon. Ĝi estas endemio de Nov-Gvineo. Ties natura medio estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi fortika specio kreskas ĝis longo de 33 cm; ambaŭ seksoj aspektas similaj. La supraj partoj estas unuformaj bluet-grizaj aŭ brunet-grizaj, la brusto estas griza kaj la ventro oranĝec-flavbruna. La beko estas larĝa kun pala pinto, la orelkovriloj estas palaj kaj estas mallonga kresto sur la nuko. La subflugilaj kovriloj estas klare striecaj nigreblanke, sed la vosto estas sen strioj. La kruroj estas rozkoloraj.[1]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ilia teritorio estas limigita al la insulego Nov-Gvineo. Ĝia vivejo estas malaltebenaĵaj arbaroj je altitudoj ĝis ĉirkaŭ 650 m. Kvankam kutime trovebla en primara humida arbaro, ĝi ŝajne kapablas uzi parte senarbarigitajn areojn.[2]
Ekologio
[redakti | redakti fonton]La dikbeka terkolombo kutime manĝas sola, sed foje videblas en paroj. Ĝi estas ĝenerale timema, restante ĉefe sur la tero kaj forkurante en la subkreskaĵaron kiam ĝenata, sed lanĉante sin vigle en la aeron per rapide batantaj flugiloj kiam ĝi sentas sin minacata. Ĝi ofte batas sian voston malsupren dum ĝi marŝas. Ĝi manĝas fruktojn kaj semojn, kiuj falis sur la teron. Ĝi prenas fruktojn per sia beko kaj martelas ilin sur la teron por fendi ilin, kaj malkaŝi kaj manĝi la semojn. Malgrandajn objektojn ĝi englutas tutaj. Ĝi foje vizitas la ekspoziciajn arenojn de la grandioza paradizeo por manĝi vomitajn semojn.[1]
Tiu ĉi birdo ripozas nokte sur malaltaj branĉoj. Reproduktado ŝajne okazas en ajna tempo de la jaro, kaj nestoj estis trovitaj inter februaro kaj oktobro. La nesto estas kavaĵo en la tero, eble kaŝita inter la apogilaj radikoj de granda arbo. Ĝi povas esti sen tegaĵo aŭ povas inkluzivi kelkajn branĉetojn aŭ foliojn, aŭ povas esti iom pli kompleksa. Ununura blanka ovo estas demetita kaj kovata de ambaŭ gepatroj, la masklo rutine sidas dumtage. La elfluginta kokido restas en la teritorio de siaj gepatroj dum ĉirkaŭ unu monato.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Trugon terrestris[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a de Julio 2007.
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. Bloomsbury Publishing. ISBN 978-1-4081-3556-3.
- ↑ BirdLife International (2016). "Trugon terrestris". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22691081A93302694. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22691081A93302694.en. Alirita la 17an de Novembro 2021.
| ||||||||||||||||||


