Dinamo Zagreb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dinamo Zagreb
futbala klubo
Kluba nomo  Građanski nogometni klub
Dinamo Zagreb
Fondita  la 26-an de aprilo 1911
(je la nomo Prvi Hrvatski Građanski Športski Klub)
Stadiono  stadiono Maksimir en Zagrebo
Kapacito  35 271
Prezidanto  Mirko Barišić
Trejnisto  Nenad Bjelica
Ligo  1. HNL (Hrvatska Nogometna Liga), Kroatio
2022/23  ĉampionoj
Oficiala retejo  gnkdinamo.hr
Hejme
Ekstere
vdr

La klubo GNK Dinamo Zagreb (oficiala nomo Građanski nogometni klub Dinamo Zagreb) estas futbalklubo el la zagreba urbodistrikto Maksimir kaj pro sia nombro de proksimume 11 000 membroj konsideratas esti unu el la signifaj kluboj de Kroatio. La klubo Dinamo Zagreb konatas precipe pro sia junulara sporta trejnado, kiu alportis al ĝi la renomon esti "forĝejo de novaj talentoj". Inter la futbalistoj, kiuj en junulaj jaroj trejniĝis en la klubo, estas ekzemple Zvonimir Boban, Davor Šuker, Dario ŠimićMark Viduka, kaj pli aktuale Luka Modrić, Vedran Ćorluka kaj Eduardo Alves da Silva.

Krom multaj ĉampionaj titoloj kaj pokalaj venkoj en Kroatio kaj en la eksa Jugoslavio, la gajno de la UEFA-pokalo de 1967 konsideratas plej granda sukceso en la kluba historio. Hejma stadiono en la unua duono de la 20-a jarcento estis ejo ĉe la avenuo Koturaška cesta, antaŭ ol oni en 1948 en la stadionom Maksimir, kie la hejmaj matĉoj de la klubo Dinamo Zagreb okazas ĝis nun.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]