Dionizio la Areopagano
SANKTA DIONIZO LA AREOPAGANA | |
Διονύσιος ὁ Ἀρεοπαγίτης | |
Titoloj = sanktulo kaj episkopo | |
naskiĝo = | |
morto = | |
kulto = venerita en la katolika kaj ortodoksa eklezioj | |
liturgio = 9-a de oktobro por katolokoj kaj la 3-a por ortodoksuloj | |
precipa sanktejoj = katedralo de Ateno | |
nacio = atenano (Grekio) | |
apartaĵo = filozofo-juĝisto konvertigita de Paŭlo en la Areopago (Agoj de la Apostoloj, 17] |
Dionizo la Areopagana (greke Διονύσιος ὁ Ἀρεοπαγίτης) estis juĝisto de la Areopago kiu, laŭ la Agoj de la Apostoloj, kovertiĝis al Kristanismo konvinkita de la predikado de la apostolo Paŭlo.
Biografio
Dionizo estas konata nur pro la jena atestaĵo de la Agoj de la Apostoloj: Sed iuj viroj aliĝis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionizo, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili (17, 34). En la novtestamenta rakonto, Paŭlo agas en Ateno, li rondiris tra la urbo kaj demandigas far la filozofoj epikuraj kaj stoikaj.Ili lin enkondukas en la Areopagon kaj petis de li klarigon rilate lian predikadon[1]
|
La predikado de Paŭlo provas adapti la Kristana mesaĝon al la filozofa publiko, kiu ne oponas ĝis kiam Paŭlo ekparolas pri la Resurekto:
|
Kaj pro tio Paŭlo eliris el ilia medio.
“Sed iuj viroj aliĝis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionizo, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili" (17,34).
Laŭ Dionizo episkopo de Korinto kaj Eŭsebio de Cezareo, li poste fariĝis episkopo de Ateno.[2].
Pseŭdo-Dionizo la Areopagana
Kelkajn jarcentojn poste, la Corpus Dionysianum, serio da grekaj manuskriptoj genre mistikaj, estis verkita sub la pseŭdonimo de “Dionizo la Areopagana” [3]. Jam de multe da tempo oni scias ke tiu verka amplekso estis redaktita en la 4-a jarcento sub lia nomo kaj ke hodiaŭ estas atribuata al Pseŭdo-Dionizo. Tiun verkiston pri teologio historiistoj kaj filologoj opinias identigebla kun la Petro Iberiano, episkopo de Majum (452-491) de Kartvelio aŭ kun la pagana filozofo novplatona Damascio.
Kulto
En la Ortodoksa Eklezio Dionizo la Areapagana, Psedo-Dionizo la Areepagana kaj Dionizo de Parizo estas liturgie celebrataj kune la 9-a de oktobro ĉe sekvantaro de la julia kalendaro.
Dionizo el Ateno estis ankaŭ erare idenigita kun Gaŭla martiro, kiu estis fakte la unua episkopo de Parizo.
Notoj
- ↑ Areopago povas indiki monteton sur kiu, epoke de Paŭlo, la konsilio kunvokiĝis sur zono situanta okcidente de la Akropolo, aŭ superan konsilion mem kiu renkontiĝis en la Portiko, flanke de la Agoro.
- ↑ Eusebius, Historia Ecclesiae III: iv
- ↑ Pri la konfuzo de Dionizo kaj Pseudo-Dionizo: Treccani Portale online; angleStanford Encyclopedia of Philosophy
Bibliografio
- Corrigan & Harrington, Dionysius: Persona Metaphysics Research Lab, CSLI, Stanford University 2004
- Carlo Maria Mazzucchi,Damascio, autore del 'Corpus Dionysiacum' e il dialogo 'Perì politikes epistemes', en "Aevum. Rassegna di scienze storiche, linguistiche e filologiche", 80 (2006), pp. 299-334.
- Katolikaj enciklopedioj
Vidu ankaŭ
Aliaj projektoj
Eksteraj ligiloj
- santiebeati, 73675, San Dionigi l'Areopagita
- angleHieromartyr Dionysius the Areopagite the Bishop of Athens
- angleThe Holy Hieromartyr Dionysius the Areopagite