Dirk De fauw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dirk De fauw
Persona informo
Dirk De fauw
Naskiĝo 7-an de decembro 1957 (1957-12-07) (66-jaraĝa)
en Varsenare
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Partio Christen-Democratisch en Vlaams vd
Familio
Patro Hilaire De fauw vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Bruĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dirk De fauw (Varsenare, 7-a de decembro 1957) estas belga CD&V-politikisto. Li estas filo de Hilaire De fauw, kiu estis membro de la komunuma estraro de Sint-Andries, provinca estrarano de Okcidenta Flandrio kaj deputito de la sama provinco. Dirk De fauw studis juron kaj estas advokato. Politike li nur aktivas je loka kaj provinca niveloj.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Okaze de la loka baloto de 2012 li estris la liston de CD&V kaj estis kandidato por postsekvi Patrick Moenaert, kiu estis urbestro ekde 1995. Kun eta diferenco Sp.a venkis kaj ties kandidato Renaat Landuyt iĝis urbestro. Ekde 2013 De fauw iĝis skabeno kaj prezidanto de loka OCMW (Openbaar Centrum voor Maatschappelijk Welzijn, Publika Centro por Socia Bonfarto). Ekde 2019 li estas urbestro.

Ekstara ligilo[redakti | redakti fonton]