Diskuto:Ĉina lingvaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni tie lernas ke "La ĉinaj lingvoj enhavas kvar tonojn" kaj en la artikolo pri la kantona lingvo ke "La kantona havas 6 tonojn".


Mi forigis la longan eseon. Bonvole kontrolu en la "historio". Sara L. 17:10, 5. Feb 2006 (UTC)

Konfuzoj[redakti fonton]

Mi opinias, ke tiu artikolo enhavas multe da konfuzojn… Temas pri la ĉinaj lingvoj, sed la ekzemplo de La Patro Nia, la ekzemplaj vortoj, ktp. estas en la mandarena lingvo. “Oni uzas 1277 silabojn kun la kvar tonoj, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj”: tio estas vera ankaŭ mandarene, sed mi ne pensas, ke validas en la aliaj lingvoj. Mutichou 10:24, 17. Jun 2007 (UTC)

Mi ŝanĝis la tekston por klarigi. Mi esperas, ke tio estas ĝusta.--Hans 13:32, 13. Apr 2009 (UTC)

Lau la mapo oni ne parolas la kantonan en Hongkong, sed Hakaa. Ĉu spertulo povus klarigi pri Hakaa bv. --Hans 15:44, 10. Nov 2010 (UTC)

La ŝianga lingvo - ne "ksianga" ...[redakti fonton]

La mandarena nomo de tiu lingvo estas en Pinyin xiāng (湘) = "ŝiang", ĉar la sono ŝ skribiĝas kiel X. La ŝianga elparolo de la nomo estas pli proksime al ŝiæŋ (nasale), kaj en la kantona lingvo estas sèung. La koreoj legas tion syang, la japanoj shô. Neniu elparolas tiun nomon kun "ks", "ks" estas nura miskompreno de la skribo Pinyin.

Pro tio mi proponas ŝanĝi la nomon de tiu lingvo en la artikolo kaj en la mapo de "ksianga" al "ŝianga". Kion vi pensas? --Algoviano (diskuto) 20:55, 18 Jul. 2013 (UTC)

Korektoj de la mapo[redakti fonton]

Ĉi tiu lingva mapo ne finis Esperantigon de kelkaj loknomoj. Mi proponas korekti jene, ĉu oni havas opiniojn?:

  • Ĥarbino -> Harbino
  • Shenyang -> Ŝenjango
  • PEKINO -> Pekino
  • Ŝangajo -> Ŝanhajo
  • Hangzhou -> Hangĝoŭo
  • Changsha -> Ĉangŝao
  • Hongkongo -> Honkongo

--Salatonbv (diskuto) 08:18, 26 Jul. 2014 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 23:13, 8 Okt. 2014 (UTC)

La lingva kodo "cmn" devus esti forprenita.[redakti fonton]

La lingva kodo "cmn" staras por Mandarena ĉina, prefere ol Ĉina lingvaro. -- Yejianfei (diskuto) 17:39, 23 Dec. 2014 (UTC)

Mandarena[redakti fonton]

Fakte la artikolo Nordĉina dialektaro estas Mandarena en ĉiuj lingvoj, escepte unu. Tiu alinomo ŝanĝus ankaŭ la redakton.--kani (diskuto) 22:24, 20 dec. 2023 (UTC)[Respondi]