Diskuto:-uj-

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malmodernaj -uj-[redakti fonton]

Jen noto origine adresita al mia persona diskutpaĝo, tamen laŭteme kopiinda ĉi-tien (TP):

-uj-, mi nur findis ekzemplojn ke estas nemoderne. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 03:56, 10 Jul. 2012 (UTC) [Mi supozas ke vi intencis skribi 'Pri -uj- mi nur trovis ekzemplojn kiuj estas malmodernaj'... Ĉu? TP]

Multaj esperantlingvaj vorteroj estas klare unusignifaj kaj ne-ambiguaj. Tio faciligas la funkcion de internaciema lingvo. La silabo -uj- havas tri nur iomete parencajn signifojn, tradicie povas signi kaj entenilon (monujo, skribilujo ktp.), kreskaĵon (pomujo=arbo, frambujo=arbusto ktp.) aŭ landon [kvara signifo estas la memstara uzo de la sufikso kiel vortradiko: substantivo "ujo" ktp.]. Artikolo pri -uj- devus videbligi ĉiujn tri (respektive kvar) signifojn. Klaras ke multaj parolantoj de la lingvo konsideras la lastan el la tri signifoj malmodernaĵo: "germanujo" laŭ la unua signifo povus esti ujo en kiu nur estas germanoj, ni diru aviadilo kun nur germanaj pasaĝeroj, sed en la ŝtato FRG loĝas multaj negermanoj, kaj homoj kun germana pasporto vivas en multaj aliaj landoj. Tial iuj (fakte multaj) parolantoj de Esperanto preferas havi apartajn vortradikojn por ŝtatoj, kies lasta vortradika litero estas "i", sed tiu "i" ne estas sufikso sed simple parto de la vorto. Vortradikoj kiel "Germani-", "Hungari-" aŭ "Itali-" (paralelelaj al la etnonomoj german-, hungar- kaj ital-) tiel same kutimiĝis kiel la vortradiko "Aŭstrali-" sen rilato al etnonomo. Civitanoj de Usono estas usonanoj, civitanoj de Hungario povas nomiĝi hungarianoj kaj ne nepre etne devas esti hungaroj [...teorie ankaŭ eblus civitanonomoj kiel "hungarujano" aŭ "italujano", sed tiaj formoj en Esperanto ĝis nun restas tute neuzataj]. Iuj tre tradiciaj Esperantoparolantoj konsideras apartajn vortradikojn "Germani-", "Hungari-" aŭ "Itali-" nenecesa lukso, la lingvo havu laŭeble malgrandan bazan vortprovizon, kvankam en praktika lingvouzo en la dua duono de la 20-a jarcento la ŝtataj vortradikoj de fina vokalo -i- iĝis tre kutimaj. La tria signifo de -uj- povas do konsideriĝi "nemoderna", aŭ ne, laŭ persona vidpunkto, sed miaopinie almenaŭ la unua signifo estas neniel malmoderna... Kaj la variaĵoj pomujo aŭ pomarbo, frambujo aŭ frambarbusto laŭ mi same bonas - elekteblas laŭ persona prefero, sen ke iu el la variaĵoj sonus malpli moderne ...
Laŭdinde ke vi komencis la artikolon -uj-. Ĝi en la nuna formo ankoraŭ ne estas finita, sed bone finebla, kvankam mi mem nun ne havas tempon por tio (mia laboreja tagmeza paŭzo nun tuj finiĝos, tiel ke mi apenaŭ sukcesas fini ĉi-noton, kaj principe mi momente aktivas pri alia vikipedia temaro, kaj ne volas salti inter pluraj temoj). Tamen mi esperas ke iu lingve sperta esperanto-parolanto povus helpi plikompletigi la artikolon.
Sincere, ThomasPusch (diskuto) 10:57, 16 Jul. 2012 (UTC)

http://esperanto.org/us/USEJ/world/kontraŭ.html (korekto estas u+x ne ŭ)

  • "Real languages evolve, and Esperanto hasn't . . . Has it?"
  • "If you don't count the gradual conversion of country names in -UJO to country names in -IO, then maybe it hasn't."

EfrinEfrin (diskuto) 06:52, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

De titolo - lando kaj ujo[redakti fonton]

Statistiko de -ujo kaj -lando en la esperantlingva Vikipedio[redakti fonton]

Radiko -lando -ujo
reĝ- 8048 0
vicreĝ- 99 0
graf- 942 4
landgraf- 52 5
margraf- 83 3
duk- 903 3
grandduk- 180 0
arĥiduk- 2 0
princ- 523 2
grandprinc- 61 0
elektoprinc- 82 0
emir- 124 2
baron- 52 0
ĥan- 112 4
komandor- 36 1
sultan- 103 5
despot- 42 1
kalif- 154 6
episkop- 79 230
ĉefepiskop- 43 77
princepiskop- 21 9
princĉefepiskop- 47 2
SUMO 11788 354

EfrinEfrin (diskuto) 20:17, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Historio de la vorto episkopujo en la esperantlingva Vikipedio[redakti fonton]

Dato kaj tempo Resumo Ligilo
2010-12-15 19:49 Moldur kreis novan kategorion Kategorio:Episkopujoj [1]
2012-03-24--27 Dapal skribis: /La kategorio por tiuj nomiĝas "Episkopujoj"./ X
2012-03-29 10:30 Dapal movis paĝon Diocezo de Fargo al Episkopujo de Fargo [2]
2012-03-29 19:03 Moldur movis paĝon Princepiskopejo Monastero al Princepiskopujo de Monastero [3]
2012-03-29 19:17 Moldur kreis novan kategorion Kategorio:Princepiskopujoj [4]
2012-09-16 19:44 Moldur movis paĝon Princepiskoplando Paderborn al Princepiskopujo Paderborn [5]
2012-09-16 20:22 Moldur forigis "nuntempe ofte graflando" en la artikolo -uj- [6]
2012-09-16 21:11 Moldur kreis novan paĝon Princepiskopujo Sambio [7]
2013-10-27 16:11 Moldur movis paĝon Princepiskoplando Monastero al Princepiskopujo Monastero [8]
2013-10-27 20:22 Moldur movis paĝon Episkoplando de Dol al Episkopujo de Dol [9]
2013-10-27 20:44 Moldur kreis novan paĝon Elektoepiskopujo Majenco [10]
2013-10-27 20:57 Moldur movis paĝon Princelektejo Treviro al Elektoepiskopujo Treviro [11]
2015-01-08 20:42 Moldur kreis novan paĝon Princĉefepiskopujo Salcburgo [12]

EfrinEfrin (diskuto) 11:01, 21 Aŭg. 2015 (UTC)

Historio de la vorto landgrafujo en la esperantlingva Vikipedio[redakti fonton]

Historio de la vorto margrafujo en la esperantlingva Vikipedio[redakti fonton]