Diskuto:Al fino de la mondo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Titolo de la artikolo[redakti fonton]

Saluton. Ĉu "En finan de la mondo" estas ĝusta traduko de la pola "Na koniec świata"? Mi dubas pri tio, ĉar koniec ja estas substantivo. Tial mi proponas alinomi la artikolon. Sed al kiu titolo? Ĉu eble al "Al fino de la mondo"? Sed unue ni diskutu tion ĉi tie, se eble estas alia eblo traduki tion. --Tlustulimu (diskuto) 12:49, 26 Nov. 2014 (UTC)

Saluton. Sen koni iom ajn pri la pola, mi supozas, ke temas pri En finon de la mondo aŭ "Al fino de la mondo". Oni alinomigu jam, ĉefe ĉar tiu titolo aperas jam en aliaj artikoloj kiaj ĉe Magdalena Łazarkiewicz. La aŭtoro estas iom novulo kaj mi ne certas ĉu li kontrolas tiun paĝon.--kani (diskuto) 22:44, 26 Nov. 2014 (UTC)
Saluton. Bedaŭrinde vi absolute pravis. Mi jam korektis. Dankon por la vigleco.----kad.AVRo (09:25, 27 Nov. 2014 (UTC)
Bone kad.AVRo! Nur mi petas vin, sekvafoje bonvolu artikolon alinomi kaj ne kopi-alglui. Kiam vi estas ununura aŭtoro de fonta artikolo, ne estas grava problemo, sed se intertempe iu alia redaktus la artikolon, ni perdus informon pri tio. Amike. --KuboF (diskuto) 20:26, 28 Nov. 2014 (UTC)
Ĝuste tiun informon mi bezonis. Dankon ankoraŭfoje.----kad.AVRo (13:25, 29 Nov. 2014 (UTC)