Diskuto:Arguenon

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aldono de {{Portalo|lagoj kaj riveroj|Côtes-d'Armor}} en oktobro 2013 estis tre malsaĝa, same multegaj aliaj ŝablonoj, kiuj varbas pri neekzistantaj "portaloj" - ankoraŭ dek jarojn pli poste, neniu el tiuj portaloj ekzistas, kaj kreo de portalo bezonus grandan sindediĉon de iu volontulo. Meto de falsaj varbiloj por portaloj kiuj neniam ekzistis kaj en proksima tempo ankaŭ ne ekzistos estas simple sen-sencaĵo! ThomasPusch (diskuto) 06:28, 12 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

@User:ThomasPusch Mi konsentas kun la konsilo "ne ligu al portaloj kiuj ne ekzistas", tamen mi malkonsentas kun amasa kreado de neutilaj diskpaĝoj kun forta lingvaĵo. Atentigu la kulpinton, forprenu la malplenaĵojn permane aŭ perrobote, sufiĉas. Taylor 49 (diskuto) 19:07, 12 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Kara, vi pravas ke mi tre frustrite uzis fortajn vortojn hodiaŭ. Kutime mi skribas tre diplomate, kaj certe laŭenhave sufiĉintus skribi "la aldono de varbiloj pri tute neekzistantaj portaloj estas plej malsaĝa ago, bonvolu neniel ripeti tion, sed helpu trovi kaj forigi la misgvidajn kestojn". Sed ne eblas noti ion ĉe la kulpinto (kolego Xian), ĉar li metis tutan fajropiroteknikaĵon de tiaj malsaĝaj kestoj pri neekzistantaj portaloj, neekzistaantaj navigiloj, metis multegajn tre neutilajn listegojn kaj lavangojn da ruĝaj ligiloj pri francaj nomoj kaj detaloj de la loka politiko de Francio, precipe en 2014, kaj anstataŭ komenci konstrui novajn paĝojn, navigilojn kaj eble ankaŭ portalojn ekde 2015 li simple malaperis en februaro 2015, lasinte centmilojn da kukolaj ovoj. Mi admonis lin en 2014 ne fari tiajn malsaĝaĵojn, li skribis "jes jes", mi pluverkis miajn artikolojn, anstataŭ policiste sekvi liajn paŝojn kaj nun frustriĝas kiam mi en 2020, 2021, 2022 kaj 2023 ĉiam trovas novajn nestojn da tiaj ŝajne en manio metitaj malsaĝaĵoj. Ne temas nur pri urboj, riveroj aŭ administraj unuoj de Francio. Mi piku el liaj kontribuoj du hazardajn paĝojn de meze de februaro 2015, tagojn antaŭ ol li kabeis: pri la francaj politikistoj Gérard Larcher kaj Jean-Pierre Bel - tie same estas multegaj ruĝaj ligiloj, kaj kiel en amasego da aliaj paĝoj ankaŭ tie estas sep kestoj pri portaloj, kiuj ĉiuj ne ekzistas. Mi scias ke "iu" devus forpreni tiujn malsaĝajn kestojn, sed sentis min droninta en la lavango. Certe vi pravas, ke pli bonas lasi roboton fari la forprenojn. Kiu en la lastaj tagoj incitis min, estas ke mi volis prepari la vikipedian mapon pri Francio por saĝaj metoj de pliaj el la ankoraŭ multegaj bezonataj paĝoj de urboj kaj komunumoj kaj devis por tio tede prepari paĝojn pri la arondismentoj (distriktoj) kaj multe prepari vikidatumaron por evito esti devigataj fari ankoraŭ multegajn paĝojn pri kantonoj (subdistriktoj) - ege enuiga tasko. Sed mi tamen sukcesis relative bone, kaj ankaŭ povis dume tempoŝpare fari iujn centojn da paĝoj pri komunumoj: tempoŝpare tamen nur eblas fari tute novajn tekstojn, se nenio jam esti skribita, sed forpurigi malsaĝajn kontribuojn sen kunforpurigi ion valoran informeron tute ne eblas tempoekonomie. Tial mi tiom ĉagreniĝis, kaj per drastaj vortoj volis admoni ĉiujn "atentu neniam plu fari tiajn amasajn malsaĝajn kreojn, kiujn forpreni poste kostas amason da energio, tiel ke ankoraŭ en 2023 oni fortransportas la rubon de 2014 kaj komenco de 2015. Sed mi pardonpetas pro mia erupcio de frustriĝo - mi scias ke tia erupcio ĉiukaze ne helpas, ĉar ne estas dekoj de samaj maniaj metantoj de falsaj portaloj - nur estis unu, kaj li jam forestas ekde pli ol ok jaroj. ThomasPusch (diskuto) 20:17, 12 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Mi kompreneble havas nenian statistikon, kiom da malĝustaj kestoj pri neekzistantaj "portaloj" estas, sed nur vidante unu ekzempleran paĝon pri komunumo, Saint-Maden, kaj la du hazarde elektitajn pri la politikistoj supre ekestas la sekvaj misportaloj, pri kiuj facile eblas havi statistikon kiom da misaj paĝoj ligas al ili (notojn pri portaloj komunumoj de Francio kaj Côtes-d'Armor mi nur hodiaŭ certe forprenis 100-foje, kaj mi havis impreson ke tio nur estis la pinto de la glacimonto):
Tie ankoraŭ restas
Portalo:Komunumoj de Francio: 85 fojoj
Portalo:Côtes-d'Armor: 86 fojoj
Iuj portaloj amase fuŝanonciĝis
Portalo:Franca politiko: 386 fojoj devas esti forprenitaj
Sed multaj bonŝance nur tre malmulte uzatas
• Portalo Yvelines: 2 fojoj
• Portalo Sudo-Pireneoj: 4 fojoj
• Portalo Ariège: 3 fojoj
• Portalo 5-a respubliko: 1 fojo
• Portalo kvina Franca Respubliko: 1 fojo (sama temo, alia inventita nomo)
Kompreneble, ne nur mi hodiaŭ forviŝis multajn, sed certe ankaŭ Dominik kaj la aliaj francoj jam multajn forviŝis, kaj ankaŭ mi kaj aliaj nefrancoj dum la jaroj jam forpurigis tre multajn "ne-portalo-kestojn". Sed bonas, jam por miaj nervoj, konsciiĝi ke ne pri ĉiuj kestoj estas 386 misaj anoncoj, ke pri kelkaj estas nur 2 aŭ 5! Sed kiel eblus scii kiom da fantomaj "pseŭdoportaloj" sume mis-anonciĝis??? ThomasPusch (diskuto) 20:43, 12 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi forigos ilin per mia robotarmilo. Taylor 49 (diskuto) 12:19, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon. ThomasPusch (diskuto) 14:07, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Roboto laboras kaj forigos parton de la problemhavaj ligiloj al neekzistantaj portaloj. Ne facilas tuj tutaŭtomate forigi ĉiujn sen risko de vandalismo. daŭrigo de la diskuto. Taylor 49 (diskuto) 16:36, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]