Diskuto:Bahaa Kredo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diskuto:Bahaismo[redakti fonton]

2002-04-04 - Mi preparis ŝanĝi la nomon de Bahà'u'llàh al Bahá'u'lláh, sed mi trovis ambaŭ versiojn ĉe la BEL TTTejo! Mi scivolas, se nur unu estas ĝusta, aŭ, eble, ambaŭ estas ĝustaj. -Scott REDD

En la angla vikipediartikolo mi trovas:
Usage note: The correct orthographies are "Bahá'í", "Bahá'ís", "Báb", and "Bahá'u'lláh". Because of typographic limitations, the forms "Bahai", "Bahais", "Bab", and "Bahaullah" are often used (for example on Wikipedia).
Do, ni uzu la akutojn. --Brion VIBBER
Mi skribis pri la direkto por la a-akutoj. En unu el la formoj, la direkto de la akuto estas dekstra, kaj la alia estas maldekstra. Ĉu Bahauloj volas IU AJN akuton, sed la direkto de la akutoj estas negravinda? -Scott REDD
Mi mismemoris la vorton. Ne "akuto", sed "dekstrakorno" (angle acute), kontraŭ "maldekstrakorno" (angle grave). --Brion VIBBER
la direkto de la A-korno estas DEKSTRA laŭ la transkriba sistemo de Shoghi Effendi. Mi mem redaktis la BEL retejon, kaj mi skribis maldekstrakorne ĉar mia franca klavaro ebligis tiel kaj ĉar mi ne trovis la solvon por skribi ĝin dekstrakorne per ĝi ... eble la metodon kopii/alglui ?! Eric.COFFINET

Nun ekzistas du artikoloj pri sama temo - bahaismo kaj la bahaa kredo. Indas laŭ mi kunigi la du. --KriZe

Nu, ŝajnas ke oni kopiis Bahaismo al la bahaa kredo kaj poste ŝanĝis ĝin iomete. Ne tro gravas al mi la titolo; se la nova pli plaĉas al iu, sufiĉe bone. (Sed ĉu eble bahaa kredo sen "la"?) Provizore, mi alidirektos la malnova je la nova, por ke almenaŭ nur unu artikolo prezentu sin. --Brion VIBBER
Verŝajne pli iĝas la kutimo nomi la religion la "bahaa kredo" ol "bahaismo" (kp. en:Baha'i Faith, es:Fe Bahá'í, fr:Foi bahá'íe, ia:Fide Bahá'í, it:Religione Baha'i, k.a.), kvankam ambaŭ uzeblas, kaj estas eĉ historiaj en Esperanto. Mi pensas ke bahaanoj preferas la unuan super la dua, tial la evoluo al "bahaa kredo". Mi konsentas, ke ĝi pli ĝuste estu ĉe bahaa kredo sen "la". Se neniu kontraŭas, mi movigos la paĝon post kelkaj tagoj.
Keldan 22:26, 24. Dec 2003 (UTC)

iom ĝenas min la tro ofta uzado de la formo -iĝ- en la teksto, foje erare laŭ mia opinio... ekz: "Ekzistas relative malgrandaj skismaj grupoj, kiuj reprezentas maksimume ĉirkaŭ 0,2% de la bahaanaro, kiuj ne akceptas la aŭtoritaton de la ĉefa grupo, kaj siaj anoj rigardiĝas kiel rompantoj de la Interligo." Ili ne rigardas/konsideras sin mem kiel "rompantojn de la Interligo", sed aliaj bahaanoj rigardas/konsideras ilin kiel "rompantojn de la Interligo". Do "siaj anoj estas rigardataj de aliaj kiel rompantoj de la Interligo". Same por la vorto "en-prizon-ig-iĝon"... ĉu eblas uzi en la sama vorto la sufiksojn -ig- kaj -iĝ- ? Eric.COFFINET

Ĉi tiu-okaze, "-iĝi" kaj "esti _ita/ata/ota)" efektive estas samsignifaj. Ĉiam legi aŭ pasivan voĉon (esti _ita/ata/ota) aŭ "-iĝ" verbformojn tedas, do oni ofte konsiliĝas stile intermiksi ilin. "Enprizonigiĝis" kaj aliaj vortoj entenantaj kaj "-ig" kaj "-iĝ" estas tute "laŭleĝaj". La uzado de pli ol unu afikso permesas, ke estu plipreciziĝo ene de unu vorto. "Enprizonigiĝis" egalas al "estis enprizonigita". Oni uzu laŭplaĉe unu aŭ la alian. Keldan 15:06, 17. Dec 2006 (UTC)

Diskuto:Bahaa Kredo[redakti fonton]

Kvankam mi ĵus forviŝis la ŝanĝojn de la sennoma uzanto 218.168.242.17 pro ilia grande malneutrala vidpunkto, certas ke tiu ĉi artikolo bezonas pli da laboro por plineŭtraliĝi ambaŭflanke. Keldan 05:48, 3. Jan 2006 (UTC)

Bahaismo aŭ Bahaa Kredo?[redakti fonton]

Analoge als "kristanismo", "budhismo", "hinduismo" oni preferu la formon "bahaismo". La formo "Bahaa Kredo" (eĉ majuskle) estas senmotiva devojiĝo de tiu kutima kaj uzinda modelo. Ĝi estas tro bahaisma, do malneŭtrala. Alikaze oni devus, pro neŭtraleco, skribi "Krista Kredo", "Budha Kredo" ktp. --Helmut Welger 00:54, 15. Jan 2006 (UTC)

Min fakte ankaŭ mirigis tiu fakto (kaj eĉ pli okulfrape la majusklo, ĉar mi jam dum longa tempo kontraŭas la trouzadon de majuskloj en artikolnomoj, verŝajne laŭ influo de la angla majuskligsistemo /kiu tamen estas malsekvata eĉ far la anglalingva vikipedio/). Ĉu oni do transloku tiun ĉi artikolon al Bahaismo? Normale mi proponus fari tion tuj, sed ja tiu artikolo jam ekzistas kaj estas alidirektilo, do tiam verŝajne oni devos peti iun administranton fari tion. Blahma 01:43, 15. Jan 2006 (UTC)

Proprakomprene, oni uzas la titolon "Bahaa Kredo" simple ĉar tiel esperantlingvanaj bahaanoj kutime nomas sian religion. Bahaismo ja uziĝas historie, sed tiu nomo por la kredo mem pli kaj pli malaperas el uzado. Por mi mem, la termino Bahaismo havas pli larĝan signifon ol Bahaa Kredo. Por mi, Bahaismo povas enteni aliajn "bahaaĵojn", kiuj ne rekte estas partoj de la kredo mem, ekzemple, bahaa arĥitekturo aŭ muziko estus sub la ombrelo de Bahaismo, sed ne sub tiu de la Bahaa Kredo. Oni majuskligas ambaŭ vortojn, miakomprene, ĉar ili estas nemalhaveblaj partoj de propra nomo.

Keldan 09:04, 15. Jan 2006 (UTC)

La argumento, ke la termino "Bahaismo" (kial majuskle?) signifas ankaŭ arkitekturon aŭ muzikon ktp. ligitan kun la religio, ŝajnas al mi neĝusta. Laŭ la esperantistaj stilkutimoj "bahaismo" signifas la religion. Se ne temas pri la religio mem, sed pri fenomenoj kulture iel ligitaj kun ĝi, oni nepre devas mencii la koncernajn fenomenojn, indikante per la adjektivo "bahaa" (aŭ "bahaana") la ligitecon kun la bahaismo.- Mi suspektas, ke Keldan, kiel bahaano, trovas la terminon "Bahaa Kredo" iel pli digna ol la terminon "bahaismo", kiu metas la bahaismon sen speciala distingo en la aron de ĉiuj aliaj religioj. Kaj ĝuste tiu de li dezirata speciala distingo estas neneŭtralaĵo. --Helmut Welger 22:48, 15. Jan 2006 (UTC)
Vi pravas, s-ro Welger - certe veras, ke multaj religi-nomoj finiĝas per "-ismo". Sed mi ne preferas la formon "Bahaa Kredo" super "Bahaismo" ĉar mi estas bahaano, sed pro eble du kialoj: 1) Tiu nomo estas norma en hodiaŭa Esperanto, kaj 2) Tiel nomas la religion bahaanoj mem en siaj propraj lingvoj. Estas verŝajne oficialeta afero - nur rigardu la nomojn uzitajn en la hejmpaĝoj de diversaj bahaaj naciaj asembleoj tramonde (http://bahai.org/national - angle). Mi ankaŭ ankoraŭ trovas la nuancan diferencon inter "la Bahaa Kredo" kaj "Bahaismo" plaĉa kaj konservinda, kvankam mi komprenas, ke vi malsamopinias. Se tiom ĝenas vin, ke la artikolo troviĝas sub "Bahaa Kredo", mi ne troforte kontraŭus paĝmovon, sed mi volus vidi pli da diskutado kaj malkonsento pri la aktuala nomo antaŭ tia faro. Ne vere ĝenas min kiel la religio nomiĝas - ĝi restos la sama religio, ĉiuokaze - sed plej taŭgas, laŭ mi, uzi la plej uzatan kaj internacian nomformon en nia vikipedio. Estas juste, ne malneŭtrale, uzi kiel nomon de religio, tiun nomon, kiun la koncernaj religianoj uzas mem, ĉu tiu formo konformas al "esperantistaj stilkutimoj", ĉu ne. Ni devus plu diskuti ĉi tion.
Keldan 09:14, 16. Jan 2006 (UTC)
Mi opinias same kiel supre Helmut Welger. Ja ankaŭ ekzemple kaze de kristanismo ne ekzistas aparta artikolo pri kristana kredo, kvankam jes ja per "kristanismo" oni per la sama rigardomaniero povus celi kristanan arĥitekturon aŭ muzikon aŭ eble eĉ la kristanan influon en la mondo kaj en diversaj kulturoj kaj landoj ktp. ktp. Mi do daŭre same poras por artikolo kun nomo Bahaismo. Blahma 02:44, 16. Jan 2006 (UTC)
Eble mi eraras, sed en Esperantio, ĉu oni ne uzas kaj oficialigas la uzatan normon? Eble iam oni plej ofte uzis "Bahaismon", sed la nuna normo, uzata de bahaanoj kaj ankaŭ multe de nebahaanoj estas la Bahaa Kredo, kaj tio ankaŭ estas la normo en aliaj lingvoj, kiel jam menciita. Se la plimulto da homoj uzus "kristana kredo", oni sekvus tion, sed tiel ne estas.NicholasJB 16:42, 23. Jan 2006 (UTC)
Ne ekzistas oficiala normo, sed senchava stilregulo: Religiajn, filozofiajn kaj mondrigardajn sistemojn oni en Esperanto ĝenerale karakterizas per la sufikso -ismo. Tiun regulon oni ne neglektu, se tio ne nepre necesas. En planlingvo oni ĉiam laŭeble devas preferi regulecon. Mi komprenas, ke kaj kial bahaanoj provas disvastigi kaj popularigi la formon "Bahaa Kredo", sed tio estas kontraŭ la spirito de la planlingvo. Ĝuste pro tio mi senŝanĝe opinias, ke la nomo de la artikolo estu "bahaismo". --Helmut Welger 20:15, 23. Jan 2006 (UTC)

Kion fari, por ke finfine okazu decido pri la diskutata demando? --Helmut Welger 14:15, 6. Feb 2006 (UTC)

Mi tute reverkis la artikolon, aldoninte tre klare, ke "Bahaismo" estas alia uzata nomo por la religio. Sen multe pli da eventuala malkonsento pri la nuna lokiĝo, mi preferus simple lasi ĝin kiel ĝi estas. Bahaanoj ne nomas sian religion La "Plej Bona Religio" aŭ iel tiel. La nomo "Bahaa Kredo", kvankam eble ne tute konforma al tiuj de vi menciitaj "esperantistaj stilkutimoj", estas sufiĉe klara kaj neŭtrala. Kolege, Keldan 22:07, 6. Feb 2006 (UTC)
En ordo, sed mi tamen proponus movi la artikolon al "Bahaa kredo" (kun minuska k). Ĉu iu kontraŭas tion? -- Robert Weemeyer 22:46, 21. Mar 2006 (UTC)
Mia instinkto estas lasi ĝin majuskla, ĉar "Kredo" estas parto de propra nomo. Kompreneble, se neniu alia konsentas kun tiu logiko, mi unuecame cedemas al la plimulta opinio. Keldan 20:43, 22. Mar 2006 (UTC)

Neŭtraleco[redakti fonton]

La artikolo estas nur varba kaj ne neŭtrala. La forigo de la ekvilibriga ligilo al [1] estis pravigita i.a. per la "plejmulta interkonsenta opinio" en la nacilingvaj vikipedioj. Sed la nacilingvaj artikoloj kaj diskutoj (ekz. en la germana Vikipedio) memorigas pri cenzuro laŭ [2]:

Baha'i fundamentalists are highly adept at manipulating and controlling information / disinformation and public perception, on and off the Internet. I caution you that appearances are deceiving on Wikipedia, talk.religion.bahai and alt.religion.bahai, as elsewhere in bahai cyberspace, BeliefNet, Talisman9, "unenrolled" Baha'i Yahoo Group, the DMOZ and Google directories, and so on, all of which have been prime arenas of Baha'i propaganda and used to identify and manage dissent.

Bahaismo povus esti tre bela, se ĝi sekvus la principojn de la Reformita Bahaa Kredo - rigardu la 95 tezojn en la angla, franca aŭ germana ĉe [3]. Sed la Reformita Bahaa Kredo fondiĝis ĝuste pro tio, ke la ortodoksa Bahaa Kredo estas kelkrilate tro fundamentalisma anstataŭ malferma kaj ĝisfunde humana.

Jes, eble mi iam mem helpos plibonigi la artikolon (se mi ne devos timi, ke oni simple reŝanĝos ĉion). Sed eble jam aliaj bahaanoj aŭ nebahaanoj ŝatus komenci... 217.247.98.115 15:43, 7. Jul 2006 (UTC)

La tiel-nomita Reformita Bahaa Kredo estas aro de rompantoj de la Bahaa Interligo. Mi komprenas ke interlig-rompado estas malfacila koncepto por multaj kompreni. La Bahaa Kredo ne estas simpla aro de bonaj principoj. Je la komenco de Sia Plej Sankta Libro, Baha'u'llah diris ke oni devas samtempe kredi kaj agi laŭ la instruoj. Li diris ke kredo kaj agado ne povas esti disigitaj. Se oni eĉ kredas je la bahaaj instruoj kaj samtempe agas kontraŭ ili, oni ne povas nomi sin bahaano. Baha'u'llah mem enkondukis la koncepton de la "Interligo". Laŭ Li, estas du interligoj, la granda kaj la malpli granda. La granda estas la interligo inter Dio kaj la homaro, en kiu Dio promesas daŭre sendi al la homaro Manifestiĝojn kaj daŭre renovigi la eternan kredon. La malpli granda estas inter la Manifestiĝo de Dio kaj siaj sekvantoj. La Interligo de Baha'u'llah devigas al ĉiuj bahaanoj sekvi la aŭtoritaton de la 'Abdu'l-Baha, Shoghi Effendi kaj la Universala Domo de Justeco. Se iu kontraŭstaras ilin, oni estas, post multaj strebadoj konvinki la personon pri sia misfarado, nomita "interlig-rompanto". Tiamaniere, la Bahaa Kredo restas unuigita kaj ne havas sektojn aŭ dividojn. Ĉiuj tiuj grupoj, kiel Reformita Bahaa Kredo, Ortodoksa Bahaa Kredo, ktp estas interlig-rompantoj, laŭ la klaraj testamentoj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha. 'Abdu'l-Baha skribis, en Sia longa kaj plena Testamento: "Malamiko de la Kredo estas tiu kiu penas interpreti la vortojn de Baha'u'llah kaj tiamaniere nuancigas ilian signifon konforme al sia perceptopovo, arigas ĉirkaŭ si sekvantaron, formante apartan sekton, superigante sian propran signifon, kaj kaŭzante dividon en la Kredo... Tiuj ĉi koruptaj pensoj kiuj naskiĝis pro personaj kaj malbonaj celoj ĉiuj malaperos, kaj la Interligo de Dio restos firma kaj sekura... La spirita Interligo, tamen, klare malebligas la sektismon interne de la bahaa komunumo." (Baha'u'llah kaj la Nova Epoko, tradukita de Lidja Zamenhof, p. 133)
Plie, pri cenzurado: la Bahaa administrado ne cenzuras librojn aŭ artikolojn. Ĝi nur "nuntempe" (en la estonteco tiu ĉi praktiko finiĝos) kontrolas ke "eldonitaj" libroj aŭ artikoloj "pri la Bahaa Kredo" kaj samtempe faritaj "de bahaanoj" ne havas gravajn erarojn aŭ miskomprenojn pri la Bahaaj instruoj. Tio aplikas nur al eldonitaj aferoj, kaj ne al la interreto, kaj nur estas por registritaj membroj de la Bahaa Kredo. Kiam oni fariĝas bahaano, oni konsentas obei kaj sekvi la Bahaan administradon. Se oni ne kredas tion, oni simple ne estas bahaano, kaj libere povas malregistriĝi. La Universala Domoj de Justeco skribis multajn leterojn pri tiuj ĉi kritikantoj. Mi proponas ke oni legu la alian flankon (leterojn de la Universala Domo de Justeco), kaj ne nur formu misopiniojn surbaze de la kritikoj.NicholasJB 17:04, 17. Aŭg 2006 (UTC)
Nu, via eventuala helpo bonvenas. Vi asertas, ke la aktuala artikolo estas "varba", sed ne indikis kie aŭ kiel. Se vi mencius specife, kiu(j)n partojn de la artikolo ŝajnas "varba(j)", ni plibone kapablos ilin prilabori. Sed estas iom malfacile alrespondi simplan senklarigitan aserton.
Mi ankaŭ invitas vin krei profilon, se vi planas resti kaj kunlabori (kiu tre bonvenus kaj bezonatas!)
Keldan 07:43, 9. Jul 2006 (UTC)
Jam la difino de bahaismo kiel "kreskanta sendependa mondreligio" sonas same flate kiel sonus la frazo "Esperanto estas kreskanta neŭtrala mondlingvo". Certe vi scias, ke ne ĉiu teologo aŭ religia sciencisto nomas bahaismon "mondreligio", kaj en la germana diskuto oni mencias, ke laŭ Encyclopaedia Britannica bahaismo malkreskis (!) almenaŭ de 1998 ĝis 2002. Troviĝas pliaj tiaj aferoj en la artikolo, kaj mi plej ŝatus vidi iun alineon kun la titolo "kritiko", kaj kelkajn kritikajn ligilojn nacilingvajn. Kiel dirite, mi vere planas helpi neŭtraligi la artikolon, verŝajne tiam kun mia profilo. 217.247.102.22 13:59, 9. Jul 2006 (UTC)
Escepte la Bahaismo establita en pli nacio ke ĉia religioj krom Kristanismo, kaj estas la sola religia organizado donata staton observan je la Unuajn Nacioj. Ĉi defino je "mondreligio" estas pli kredebla ol multaj aliaj definoj. Malgraŭ tio, ni povas ŝanĝi la artikolon por ke ĝi egalas la anglan artikolon je aferoj de disputa punkto. La esprimo "kreskanta sendependa modreligio" ŝanĝita al simple "religio". Mi ŝanĝos post nelonge. --ChristianEdwardGruber 16:06, 10. Jul 2006 (UTC)
Se Esperanto estas "kreskanta neŭtrala mondlingvo", oni povus ja skribi tion. La Bahaa Kredo estas "kreskanta sendependa mondreligio". Ĝi jam de longe agnoskiĝis kiel "mondreligio", pro la fakto ke ĝi havas anojn en ĉiu regiono de la planedo kaj estas la dua plej disvastigata religio post Kristianismo. La stastistikoj pri nombroj de bahaanoj treege varias, pro la malfacileco ĝuste kalkuli ilin en kelkaj landoj (precipe en Sudameriko kaj Barato). La oficialaj statistikoj kutime diras "pli ol kvin milionoj" sed kelkaj neoficialaj statistikoj faritaj de nebahaaj fontoj, diras pli ol 7.5 milionoj. Mi dubas ke la Bahaa Kredo malkreskis de 1998 ĝis 2002. La aro de sekvantoj daŭre kreskas, kaj ek de la antaŭa kaj nuna Kvinjaraj Planoj, la firmigado kaj ekpansio de la Kredo pli kaj pli rapidiĝas tra la mondo. Oni devas skribi "sendependa" por averti la miskomprenon, ke ĝi estas sekto aŭ divido de iu ajn alia religio.NicholasJB 16:32, 17. Aŭg 2006 (UTC)

Sennomo, estas nenia regulon al la nomo de "plejmulta interkonsenta opinio" al Vikipedio. (Nek mi trovas tui ĉi esprimo per serĉi Googlon.) La regulo trovita al Vikipedio:Gvidilo por apliko de neŭtrala vidpunkto (NVPO). Unuan de la principoj ĉi trovita estas la principo de Spaco kaj ekvilibro|spaco kaj ekvilibro, specife:

Diversaj opinioj sed ne meritas la saman grandon de la spaco. Artikoloj devas esti interesaj, por ke ili altiru atenton de legantoj. Por ke artikoloj estu konvenaj por enciklopedio, la pensoj kaj ideoj menciitaj en la artikoloj devas esti gravaj.

La PVO de Fred Glaysher, antaŭ citis, ne reprezenti ankoraŭ sensignifa malplimulto de la komunumo bahaa. Ĉu la antaŭ sennomo volas ke jenaj vidpuktoj reprezentita, li devas ŝanĝi la artikolo je la kunteksto de NPVO kaj "Spaca kaj ekvilibro". Unua sennoma deklaro de malneŭtraletco ne egalas malneŭtraleco. --ChristianEdwardGruber 15:45, 10. Jul 2006 (UTC)

Orienta mormonismo[redakti fonton]

Ĉu la bahaa kredo estas konata ankaŭ kiel Orienta Mormonismo? Mi neniam aŭdis aŭ vidis tion, nur ĉi tie. -Andy, 26, Oct 2012.

Ne, tio uzo estas nepravigebla kaj neniam uzis ie ajn. Parsa (diskuto) 03:07, 11 Jul. 2013 (UTC)

Epistolo al la Filo de la Lupo[redakti fonton]

Kial estas la titolo de Epistolo al la Filo de la Lupo aperante kiel Epistolo al la Filo de la Vulpo en Vikipedio? Tio neniel estas normo. Parsa (diskuto) 02:59, 11 Jul. 2013 (UTC)

Ne gravas, mi renomis ĝin. Parsa (diskuto) 03:47, 11 Jul. 2013 (UTC)