Epistolo al la Filo de la Lupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Epistolo al la Filo de la Vulpo)
Epistolo al la Filo de la Lupo
epistolosankta libro • bahaa literaturo • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Baháʼu'lláh
Lingvoj
Lingvo persa lingvo
Eldonado
Eldondato 1891
vdr

La Epistolo al la Filo de la Lupo estas la lasta grava verko de Bahá'u'lláh, Fondinto de la Bahaa Kredo, antaŭ Lia morto en 1892. Ĝi estas letero skribita al islama klerulo, agresema malamiko de la bahaanoj kiu, kune kun sia patro (nomita de Bahá'u'lláh "la lupo"), ankaŭ islama klerulo, mortigis aron de bahaanoj.

Baha'u'llah verkis pri sia propono al Kamál Páshá, otomana ministro, ke la registaraj funkciuloj en Konstantinopolo kunvoku kunvenon kaj elektu lingvon kaj skribon (alfabeton), instruendajn al ĉiuj infanoj.

En la libro Dio Preterpasas[1], Shoghi Effendi identigas la jaron de la koncerna kunveno, nome 1863. Nenio okazis ĝis 1891 kiam tiucele Baha'u'llah sciigis la taŭgan elpensitan novan lingvon, t.e. Esperanton[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dio preterpasas, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio
  2. (en, eo) Baha’u’llah, The Epistle to the Son of the Wolf (La Epistolo al la Filo de la Lupo) 1891. Tradukis: Trevor Steele. Kolorigis kaj emfazis la tekston Paul Desailly.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]