Diskuto:Bautzen

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi iom aktualigis la tekston (bonvenas plia redakto, ĉar ekzemple la aparta ĉapitro "faktoj", tre malnova, ekde multaj jaroj ne plu necesas pro la intertempe norma informkesto). Pri la urbonomo mi elstarigas la formojn en la suprasoraba kaj en la germana ... la pola nomo aldone sencas inter krampoj, kaj nepre ankaŭ estu la ĉeĥa - historie ĉeĥoj vivis multe pli proksime ol poloj. Sed tamen klaru ke la oficialaj urbonomoj estas en la suprasoraba kaj en la germana, ne en la pola aŭ la turka aŭ la rusa aŭ la araba, kvankam sendube kiel enmigrintoj ankaŭ vivas poloj kaj turkoj kaj rusoj kaj araboj en la urbo... Aldone mi metas (ampleksigeblan) artikoleton pri Handrij Zejler, kiu ĝis nun mankis. ThomasPusch (diskuto) 14:44, 22 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Esperantigo al "Baŭcen"[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke iu aldonis la esperantigon "Baŭcen". Ĉar mankas la kutima finaĵo de substantivo, mi serĉis la formon en la reto. Mi trovis ĝin nur kvarfoje per Guglo. Unu fojo estas esperanta paĝaro, nome Iu esperantigo de kanto. Sed mi ne certas, ĉu tia malofta apero sufiĉas por mencio ĉi tie. - Amike Tlustulimu (diskuto) 20:54, 1 okt. 2022 (UTC)[Respondi]