Handrij Zejler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
portreto de Handrij Zejler

Handrij Zejler (germane Andreas Seiler; naskiĝis la 1-an de februaro 1804 en Salzenforst apud Budyšin / Bautzen; mortis la 15-an de oktobro 1872 en Lohsa) konsideratas la fondinto de la moderna poezio en la suprasoraba lingvo, kaj kreinto de la fundamentoj de la nacia kulturo en tiu lingvo.

memorejo pri li en Salzenforst

Li naskiĝis en la vilaĝo Salzenforst (intertempe parto de la urbo Budyšin / Bautzen, kiel filo de malriĉa kamparano, kiu posedis dometon sed tre malmultan grundon por agrikulturado, tiel ke malfacilis nutri la familianojn. Inteligenta knabo, li akceptiĝis kiel lernanto en la urba gimnazio kaj tie edukiĝis laŭ humanismaj konceptoj. Frue li entuziasmiĝis pri la slava literaturo de la romantikisma epoko. Li studis teologion en Lepsiko kaj en 1725 iĝis membro en asocio nomata Lausitzer Predigergesellschaft ("luzacia societo de predikantoj"), kiu ekde la jaro 1716 en kristanaj diservoj luktis por predikoj en la sorabaj lingvoj. Dum la studaj jaroj li verkis multajn poemojn en la suprasoraba lingvo, kiuj pli poste ricevis melodiojn kaj inter la soraboj iĝis eksterordinare popularaj kantoj. Aparte konata iĝis la kanto „Lubka lilija“ ("plej kara lilio"). Foje li ankaŭ verkis poemojn en la germana lingvo, sed pli multaj el liaj poemoj poste tradukiĝis al la germana per kolegaj poetoj, ekzemple fare de Jurij Brězan.